La Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko
2010.03.10
Inaŭgurite kelkajn tagojn antaŭ la 94-a Universala Kongreso, ĝi estas dependaĵo de la Bjalistoka Kulturcentro, kiu mem estas urba instanco de la komunumo. En ĝi laboras ĉirkaŭ dek personoj, kiuj ne estas esperantistoj – kvankam kelkaj el ili lernas la lingvon – sed simple dungitoj de la urbodomo. Esperantistoj foje miskomprenas la celon de la Centro: ĝi ne estas reklamadi kaj diskonigi esperanton, sed “fariĝi la renkontiĝejo kaj la dialogejo por ĉiuj loĝantoj de la diverskultur- kaj diversnaciejo, kia estas Podlaĥio [...]. Ni revas ke la Centro iĝu ne nur laŭ planoj, sed ankaŭ per ĉiutaga praktiko, loko de konkretaj agadoj de Centro de Dialogo kaj Interkultura Edukado.” Kompreneble, Esperanto ja rolas kadre de tiu celo: ekde septembro, la Centro ofertas Esperanto-kurson al kiu aliĝis abunda partoprenantaro danke al potenca reklamado, kiu uzis la oficialajn informkanalojn de la Bjalistoka Kulturoficejo.
.jpg)
Sed la Centro Zamenhof estas multe pli ol tio. En la malsupra etaĝo loĝas ĝia konstanta ekspozicio, kies temo, “Bjalistoko de la juna Ludoviko”, ne tuŝas rekte Esperanton, sed celas montri la aspekton de la tiama urbo per fotoj, kaj ĝian multkulturecon. En siaj aliaj ĉambroj, la Centro gastigas portempajn ekspoziciojn, prelegojn, koncertojn, aktivaĵojn, kaj oficejojn de la Kulturcentro. Aliĝinte al la reta informbulteno de la Centro, vi surpriziĝos pro la riĉaj programeroj regule prezentataj.
Menciindas la baldaŭ realigota projekto de biblioteko, kiu prezentos vastan kolekton de libroj en kaj pri Esperanto. Tiun kolekton oni starigis danke al donacoj de esperantistoj kaj esperanto-grupoj el diversaj landoj. Bona novaĵo estas, ke tiu biblioteko estos tute profesie mastrumata: ĝi estos dependaĵo de la regiona podlaĥia biblioteko, kiu konservos tiujn valorajn kulturaĵojn samrange kiel la ceterajn. La biblioteko de la Centro Zamenhof ekfunkcios probable fine de la printempo.
Nenie en la mondo ekzistas tia loko, kia la Centro Zamenhof. Ĝi jam estas privilegia loko de nia esperanto-kulturo, kaj samtempe instanco tute ekstermovada pro ĝiaj oficialeco kaj financateco. Indas pli bone koni kaj konigi ĝin. Se vi ne havas la ŝancon iam viziti Bjalistokon, ankoraŭas la ebleco viziti ties retpaĝon!
Festo! Festo!! FESTO!!!
2010.03.10
Toulouse accueillera cet été la fameuse rencontre internationale “FESTO”, rencontre organisée chaque année par l’association des jeunes espérantistes français (JEFO) en partenariat avec EUROKKA pour la partie artistique.
FESTO aura lieu du 13 au 20 août 2010 sur le campus de l’université Paul Sabatier.
Une occasion à ne pas rater pour tous ceux qui veulent parler espéranto, rencontrer des jeunes d’horizons divers, dans une ambiance festive. Beaucoup de participants étrangers ont l’intention de venir et beaucoup se sont déjà inscrits.

Le programme culturel (provisoire) est très alléchant et diversifié (Martin kaj la talpoj, Dolchamar, Kaj tiel Plu, Kajto, la Pafklik, JoMo…)
Une journée occitane est prévue ainsi que différentes activités (excursions à vélo le long du Canal, visites de Toulouse et de la région, des cours d’espéranto pour débutants, des cours d’occitan et de catalan, un atelier de chant, des conférences, des ateliers… etc … )
Une bonne équipe pour l’organization s’est constituée avec des membres de JEFO, d’EKC et d’EUROKKA. Mais si vous voulez nous rejoindre, si vous avez des idées à proposer pour le programme de la journée, des idées d’excursions, de visites, de collaborations avec d’autres associations, n’hésitez pas à nous contacter.
Accueillir cette rencontre à Toulouse est une grande chance pour nous tous, pour rencontrer des gens intéressants, pour profiter d’un riche programme mais nous aurons absolument besoin de votre participation et de votre aide pour que cette rencontre se passe dans les meilleures conditions et dans la meilleure ambiance possibles.
Une grande réunion sera organisée fin avril avec tous les toulousains et les gens intéressés de la région, qui voudraient bien donner un coup de main, juste avant ou pendant la rencontre. Par exemple, pour l’installation, prêter du matériel, faire des permanences, aider pour la cuisine, pour les courses, pour des excursions…
Mais déjà réservez votre semaine et parlez-en autour de vous!
Plus d’infos:
http://esperanto-jeunes.org/FESTO-2010?lang=eo (espéranto)
http://esperanto-jeunes.org/festo-2010-fr?lang=fr (Français)
La AFRIKA KOMPILO alvenas tuj !
2010.03.01
La AFRIKA KOMPILO aperos surdiske komence de marto 2010.
Sed jam eblas malkovri ĝian enhavon kaj elŝuti ĝin premiere en la elŝutejo de VINILKOSMO
La kompilo konsistas el :
1. Albumeto 8 titola de la bando KONGA ESPERO
2. Tri titoloj de la bando VIGLA MUZIKO
3. Albumeto 7 titola de Mayoma kun jOmO kaj Afrika interludo
Eblas elŝuti la tutan kompletan kompilon (la samon kiel la disko) en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe :
http://www.vinilkosmo-mp3.com/afrika-kompilo-c-74_152.html
Ankaŭ eblas aparte elŝuti dise la du albumetojn
A/ – Kiu lingve ? de KONGA ESPERO ĉe :
http://www.vinilkosmo-mp3.com/konga-espero-c-74_154.html
B/ – Mayoma kun jOmO afrikumas ĉe :
http://www.vinilkosmo-mp3.com/mayoma-c-74_155.html
Kaj kompreneble kiam en marto la disko estos disponebla ĉe : http://www.vinilkosmo.com
Tiu chi projekto efektiviĝis dank’ al internacia solidareca interŝanĝo kaj kunlaboro inter artistoj, teknikistoj, grafistoj, produktistoj, kaj subtenaj amikoj el Kongo (Kinŝaso kaj chirkauaj urboj), Germanio, Hispanio kaj Francio (Donneville, Tournefeuille, Tuluzo, kaj Parizo).
Via subteno estos bonvena !
Antaudankojn !
Plej muzike salutas
Flo !
www.vinilkosmo-mp3.com
www.vinilkosmo.com
http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod
http://vinilkosmo.ipernity.com
http://www.myspace.com/vinilkosmo
Vojaĝo en Kolombion
2010.02.12
Mi decidis iri en Kolombion ĉar mia filino vivas tie, en Bogota mem.
Tie, mi renkontis esperantistojn nur loĝantajn en Bogota. Humberto ret-korespondis kun mi antaŭ mia vojaĝo. Li akceptis min en la flughaveno kaj estis tre helpema. Kun li, mi vizitis ankaŭ lian instruiston en ilia lernejo. Ni parolis dum agrabla momento. Post la lernado, Humberto foriros al Usono.
La 7ª de decembro estas lumfesto. Ĝis la jarfino, ĉiuvespere, konstruaĵoj restas iluminataj; ili elvokas kristnasktemon.
Bogota ŝajnas al mi tre svarma kaj bruega. Ĝi estas konstruita ĉe la piedo de montaro, je la alteco de 2645 m. Post vizito ĉe la maro, kiam mi revenis, mi bezonis almenaŭ unu tagon por realkutimiĝi.
Dum tri semajnoj, mi travojaĝis la landon:
- Mi vizitis plurajn pre-kolombajn parkojn en vulkanmontara regiono de suda departamento.
- Mi promenis sen gvidisto en la montaro de kafoprodukta regiono, meze de tipaj kaj elkutimigaj pejzaĝoj.
- Mi vizitis la urbon Carthagena en la Karaiba marbordo, kaj tie nenifaradis borde de sovaĝa maro.
- Mi vizitis plurajn muzeojn.
- Mi tranoktis en granda kabano el bambuo, sub kokopalmoj, meze de koloraj birdoj, papagoj kaj verdaj lacertoj.
Pri la sekureco, mi aŭskultis la konsilojn diritajn de la loĝantoj. Mi neniam havis timon. Ĉie mi renkontis tre agrablajn kaj akceptemajn personojn, kiuj parolis facile kun mi.
Mi manĝis bonan languston borde de maro, diversajn preparitajn truitojn en montaro kaj ankaŭ krespojn de banano nomitajn “Patacones”.
Mi trinkis delicajn fruktsukojn, panela-trinkaĵon kaj bonan kafon.
Tio estis tre mirinda vojaĝo. Kompreneble, ĉar mi povis paroli ankaŭ la hispanan mi ne povis sufiĉe paroli Esperanton… Alifoje!
Jackie
FESTO EN TULUZO!
2010.01.15

Toulouse accueillera cet été une grande rencontre internationale ! “FESTO”, la rencontre organisée chaque année par l’association des jeunes espérantistes français, aura lieu du 13 au 20 août 2010 sur le campus de l’université Paul Sabatier.
Une occasion à ne pas rater pour tous ceux qui veulent parler espéranto, rencontrer des jeunes d’horizons divers, dans une ambiance festive.
Le programme sera prochainement disponible. On en reparlera bientôt !
PABLO NERUDA (1904 – 1973)
2010.01.10
Sur ce blog, vous avez pu déjà lire un article sur le projet de choeur destiné à chanter le Canto General de Pablo Neruda en espéranto. Jacques Caubel nous propose un petit résumé en espéranto de la vie du poète chilien.
Jen resumo de la vivo de la fama ĉilia poeto. Li naskiĝis en 1904, sed lia patrino mortis la saman jaron. Studento en Santiago, li ĉiutage verkas poemojn. Poste, li multe vojaĝis kaj estis konsulo en tre diversaj landoj: sinsekve en Cejlono – la nuna Srilando – (1928), en Javo, Singapuro, Bonaero (Buenos Aires), Barcelono, Madrido (1936).
Eksigita de sia ofico, li ekloĝas en Parizo. En 1938, lia patro mortas en Temuco, la ĉefa urbo de la « Mapuĉoj », tiuj indianoj, kiujn la hispanaj konkirintoj nomis « Araŭkanoj », probable laŭ la termino ‘araŭkario » (sud-hemisfera konifero). La saman vesperon li ekverkas poemaron, kiu iĝos la Ĝenerala Kanto …
En 1946, Gonzalez-Videla elektiĝas prezidanto de la ĉilia respubliko per subteno de la komunistoj. Neruda iĝas ministro pri propagando.. Sed jam en 1947 Videla ekatakas siajn apogintojn. Neruda protestas en la senatejo; finfine estas ordonata lia enkarcerigo. Sed li kaŝas sin ĉe aktivuloj, kie li finskribas sian Ĝeneralan Kanton.
En februaro 1949 li fuĝe trarajdas la andan kordileron kun sia manuskripto kaj … unu aŭ du boteloj da vino ! En 1950 eldoniĝis la Ĝenerala Kanto en Meksikourbo. En 1952 finiĝas la diktaturo. Neruda revenas Ĉilion, ekhavas trian kunulinon, vojaĝas foren.
En 1969 li intencas iĝi prezidanto de Ĉilio, sed lasas Allende kandidatiĝi kaj elektiĝi. Tamen la 11-an de septembro 1973, puĉo alportas la diktaturon de Pinochet. Tuj poste la du (aŭ tri) domoj de Neruda estis disrabitaj. Li mortis pro kancero la 23-an de septembro en Santiago.
Tiu resumo fontas de la libro de Claude Couffon: Pablo Neruda, Chant Général; traduction, glossaire et chronologie, Gallimard, 1977, 562 pages.
Jacques Caubel
En Bjalistoko por unu jaro (4)
2010.01.06
Tempo flugas. La jaro 2010 jam komenciĝis, kaj post malpli ol du monatoj venos la momento forlasi Bjalistokon kaj retrovi mian antaŭan vivon en Tuluzo.
2009 estis la jaro de la 150-a naskiĝdato de Zamenhof, jubileo kiu kaptis sian plej vastan simbolecon en lia naskiĝurbo. La Zamenhof-tagoj de Bjalistoko estis sufiĉe grava evento, kiu kolektis ne nur esperantistojn el diversaj partoj de Pollando, sed ankaŭ el aliaj landoj. La programo okupis entute 5 tagojn, kun prelegoj, spektakloj (inter kiuj ironia teatraĵo pri la vivo de la Majstro, verkita de liceanino!) kaj koncertoj. Tiu riĉa programo allogis ne nur esperantistojn sed ankaŭ simplajn bjalistokanojn.
En tiu lasta etapo de mia volontulado, mi kunlanĉis kun Przemek la bjalistokan “Lingvokafejon”, regula rendevuo por praktiki lingvojn. Ni elektis por ĝi simbolan lokon: la kafejon Esperanto, ĉe la centra bazarplaco. Okazinte jam dufoje, ĝi kolektis pli ol 60 gastoj logitaj de tiu tute nova spaco por babili en fremdaj lingvoj. Sukceso, kiun rimarkis la loka gazetaro.
La lastaj semajnoj forkuros tiel rapide, ke mi povas jam bilanci. Kia mi revenos hejmen? Kun multaj riĉigoj, pli firma memfido, multaj memoroj bonaj aŭ malpli bonaj, kaj granda dankemo al la tiuj bjalistokanoj, kiuj ĉion faris por bonvenigi min kaj glatigi mian restadon inter ili. Mi certas, ke estontece mi revizitos ilin, kaj Bjalistokon.
Le 20 décembre a eu lieu la traditionnelle Zam’festo qui, malgré le mauvais temps et la date un peu tardive a réuni 42 convives venus de Toulouse et d’autres départements de la région dans une ambiance festive et autour d’un repas serbocroate.
Le concept, cette année avait été un peu modifié. Nous n’avions qu’un seul spectacle, mais quel spectacle !!! Durant presque 2 heures, FaMo au chant et à l’accordéon et Monsieur Tarek au derbouka (percussion du Maghreb), nous ont enchantés, surtout FaMo avec ses facéties linguistiques.
Sur une idée de Marion, le libroservo était ouvert à toutes les associations présentes qui désiraient s’installer et nous avions proposé un mini forum des associations où chacun a pu s’informer et papoter avec son voisin ce qui, les années précédentes, ne pouvait pas se faire par la densité du programme artistique.
EKC, les Cheminots et EUROKKA remercient tous ceux qui ont participé et invitent les autres à venir l’année prochaine encore plus nombreux.
La secrétaire d’EKC, Kiki (Christine Vidotto)
Ni kantos la CANTO GENERAL
2009.10.28
Jam duan fojon semajnfine kuniĝis deko da korusanoj, kiuj lernas la faman verkon « Canto General » de Pablo Neruda, la fama ĉilia poeto. Ĝin muzikigis Nikis Theodorakis, greko 84-jara. La verkon esperantigis Georges Lagrange, kaj simpligitan aranĝon kantos kvindeko da homoj dum la SAT-amikara kongreso en Saint-Brieuc, ĉe Pasko 2010.
Jacques Caubel gvidas la studadon en Midi-Pyrénées. La laboro malfacilas, ĉar la ritmoj de la muziko estas malregulaj. Multaj kantantoj venas al Tuluzo de malproksime (Pau, Brive, Béziers). Krome dum la tuluza provludo la 25-an de oktobro venis kvar novaj korusaninoj. Ĉu ni sukcesos en tiu ĉi projekto ? « Eble », diras Jacques; « Certe, ĉar ĉiuj tre entuziasmas! », diras Jeannette.
Fine de novembro ni kunvenos denove en Tuluzo, kun Franjo LEVEQUE, kiu venos speciale de Bretonio por kantigi nin.
Jacques et Jeannette
Por la okcitana lingvo!
2009.10.26
Une trentaine d’espérantistes, venus de Toulouse, de la région, en force de Catalogne, de Lyon, et même de Belgique se sont joints samedi dernier à la manifestation “Anem Òc ! per la lenga occitana !” organisée à Carcassonne pour la langue occitane.
Le matin sur le village occitan, alors que des bus déversaient des milliers de manifestants venus de tous les coins d’Occitanie ou de Catalogne, nous avons tenus un petit stand de présentation de l’espéranto, avec quelques ouvrages bilingues occitan/espéranto.

Nous avons aussi distribué des centaines de fulhetons qui présentent en occitan l’intérêt de l’espéranto pour les langues minorisées et les avantages de la langue internationale (Merci à Farri pour le fulheton) .
Les échanges autour du stand ont été très intéressants et la plupart des personnes nous a fait part de leur sympathie et de leur interêt pour l’espéranto.
Ce sont ensuite près de 25000 personnes qui ont manifesté jusqu’aux remparts de la cité. Une vraie capitade (réussite) pour la mobilisation !
Le soir, un riche programme musical a clôturé la journée en chansons et en danses, en première partie de soirée sur le village occitan, en deuxième au village voisin de Vilagalhenc.
Cette journée a été aussi l’occasion de rencontrer d’autres espérantistes catalans ou d’autres régions avec qui nous avons pu discuté de projets futurs pour renforcer notamment nos liens, et les liens entre l’espéranto et la langue et la culture d’oc.
Une journée riche et pleine de rencontres et de projets, alors ce n’est pas si grave si on est rentrés très tard et très fatigués…

