Enigmo
2009.03.26

Lazaro, sia edzino kaj ilia filino volas transpasi riveron.
La kanoto ne povas elteni pezon pli ol 100 kilogramoj.
Lazaro pezas 80 kg.
Lia edzino kaj lia filino pezas po 40 kg.
Demando: Kiel ĉiuj tri trapasis la riveron?
Ludoj en esperanto
2009.03.26
Ĵaŭdon la 19an de marto 2009 kunvenis ses esperantistoj en le “Bâton à Palabres” alidirite la Domo de la Parolo. Tie okazas ĉiumonate diskutoj en la angla aŭ la itala lingvo. Unuan fojon en januaro 2009 ekestis luda vespero en esperanto, en kiu partoprenis 15 esperantistoj, kiuj ludis samtempe ĉirkaŭ tri aŭ kvar tabloj.
En la dua tua renkontiĝo (marto 2009) ludis nur ses geamikoj: René kaj Hélène, geestroj de la trinkejo “Le bâton à Palabres”, Severin kaj Marion de EKC, Liliane kaj Jacques, membroj de la fervojista asocio. Marion kunportis en sia tornistro ses ludojn.
Unue ni ludis triope: ĉirkaŭ unu tablo “tabuon”, ĉe alia tablo “New Amigos”. Poste, ĉiuj kune ronde ludis “Tik, tak, boum” en ridiga etoso. Jen priskriboj de la tri ludoj:
En “Tabuo” unu ludanto elprenas karton kaj legas ĝin kaŝe. Supre estas vorto, kiun li provos divenigi al aliaj ludantoj. Sube estas kvar vortojn, kiujn li ne rajtas uzi dum sia parolado. Ekz : HUNDO/besto, animalo, kato, boji
“New Amigos” oni jam povis ludi en la angla kaj la hispana lingvoj. Dank’al Marion kaj Christophe de Tuluzo, tiu ludo funkcias ankaŭ kun kartaro en esperanto. Ĝi estas agrabla rimedo por kontroli siajn konojn kaj eklerni plu la lingvon. Ĉiu ludanto povas elekti unu el tri lingvaj niveloj. La kartoj temas pri vortprovizo, dialogoj, esperanta movado…
“Tik tak Boum” nomiĝas la lasta ludo. Kial? Pacienco, baldaŭ vi ekscios. Iu aperigas karton al ĉiuj, sur ĝi legiĝas ekzemple “fri” aŭ iu alia silabo. La unua ludanto tenas umon, sferan objekton en sia mano, li ŝaltas ĝin, tuj ni aŭdas tik tak tik tak…”. Jen li cerbumas kaj elparolas vorton entenantan “fri”, ekz : fripono aŭ afriko… kaj rapide transdonas la umon al sia maldekstra najbaro, kiu diras alian vorton (ekz. : frititaĵoj), ktp…Se iu tro longe cerbumas la umo subite povas eligi eksplodan bruon. Tiam vi ĵus perdis!
JACQUES CAUBEL
En Bjalistoko por unu jaro (1)
2009.03.18
Post longa 26-hora veturado, la buso en kiu mi sidas fine preterpasas la ŝildon “Białystok”! Post kelkaj pliaj minutoj, mi elbusiĝas en la neĝon kiu kovras la busparkejon.
En tiun urbon nome konatan de ĉiuj esperantistoj, mi venis por unu jaro de aktivado kiel eŭropa volontulo por la Bjalistoka Esperanto-Societo. La programo “Eŭropa Volontula Servo” ebligas al ĉiuj junuloj ĝis la fino de sia trideka jaro, realigi projektojn eksterlande por maksimume unu jaro. Ĉiujn kostojn pagas Eŭropa Unio: la veturkostojn, la loĝadon, la manĝadon, ktp… Kaj ĉiuj volontuloj krome ricevadas ĉiumonate iom da poŝmono.
En Tuluzo, EKC jam ricevis por 10 monatoj junan Bjalistokanon, Przemek, kiu multe aktivis por la asocio kaj ĝiaj membroj. Antaŭ lia reiro, Przemek anoncis ke la Bjalistoka Esperanto-Societo siavice serĉas volontulon gastigotan en la fama naskiĝurbo de Zamenhof.
Mi interesiĝis pri tiu unika ŝanco.
Post pluraj monatoj de preparado, la projekto estis akceptita de la responduma komisiono. La 27an de februaro 2009, mi enbusiĝis al Pollando!
Ĉe mia alveturo, atendas min Przemek kaj, surprize, du geesperantistoj el Varsovio: Irek kaj Agnieszka, kiuj tiutage en Bjalistoko partoprenis organizan kunsidon pri UK. Ni tuj festas la okazon ĉirkaŭ kelkaj bieroj!
Mian unuan tagon en Bjalistoko, Przemek trakondukas min al ĉiuj gravaj lokoj por esperantisto. Unuafoje mi konatiĝas kun loka indiĝeno (vidu sube). Tre baldaŭ venos la sekvo de mia rakonto!

Unua kontakto kun lokano... (fotis Przemek)
Un Tour du monde en vélo et en espéranto
2009.03.16
Une postière originaire de Narbonne, Rose et un policier en région parisienne, Cyrille sont partis aujourd’hui de Narbonne pour deux ans de périple sur la planète…à l’aide de leurs vélos et de l’espéranto!
Lire l’article de la dépêche du midi
Et allez visiter Le site de leur voyage pour découvrir leur projet et pour suivre toutes leurs aventures
Le vélo et l’espéranto, une vieille histoire d’amour : le site de la BEMI, Biciklista Esperantista Movado Internacia.
Krespoj kaj ludoj ĉe la fervojistoj !
2009.03.02
Sabaton posttagmeze, la 28a de februaro, la tuluzaj esperantistoj estis invititaj en la lokalo de la fervojistoj (2, ave de l’Hers) por kunmanĝi krespojn (februara tradicio) kaj ludi en esperanto
Kunvenis 14 homoj kaj eĉ pli da krespoj, kaj da boteloj, tiel ni povis bone kompari la diversajn receptojn kaj specojn de cidroj.
Pri la ludoj, kelkaj malkovris la esperantan nekompletan version de la ludo New Amigos, kelkaj provis samopinii (sed ne ĉiam sukcesis), kelkaj skrablumis, dum aliaj serĉis la perditajn dominojn…
Estis tre bona etoso kaj restis kelkaj trinkaĵoj, do ni malpacience atendas novan inviton!
Se vi ŝatas ludi ne maltrafu la venontan ludvesperon ĉe Le Bâton à palabres, ĵaudon 19an marton
http://esperanto.toulouse.free.fr/nova/wikini/wakka.php?wiki=SoireeJeux
Ĝis !
Marion
