Jam duan fojon semajnfine kuniĝis deko da korusanoj, kiuj lernas la faman verkon « Canto General » de Pablo Neruda, la fama ĉilia poeto. Ĝin muzikigis Nikis Theodorakis, greko 84-jara. La verkon esperantigis Georges Lagrange, kaj simpligitan aranĝon kantos kvindeko da homoj dum la SAT-amikara kongreso en Saint-Brieuc, ĉe Pasko 2010.

Jacques Caubel gvidas la studadon en Midi-Pyrénées. La laboro malfacilas, ĉar la ritmoj de la muziko estas malregulaj. Multaj kantantoj venas al Tuluzo de malproksime (Pau, Brive, Béziers). Krome dum la tuluza provludo la 25-an de oktobro venis kvar novaj korusaninoj. Ĉu ni sukcesos en tiu ĉi projekto ? « Eble », diras Jacques; « Certe, ĉar ĉiuj tre entuziasmas! », diras Jeannette.

Fine de novembro ni kunvenos denove en Tuluzo, kun Franjo LEVEQUE, kiu venos speciale de Bretonio por kantigi nin.

Jacques et Jeannette

La dua vespero de Yoandra kaj Norberto, niaj du kubaj invititoj, okazis en Belcastel, en Tarn. Ni estis dek sep ĉirkaŭ la tablo, niaj du amikoj, kvar esperantistoj de Tuluzo kaj anoj de la grupo de Lavaur. Ĉiu el ni estis alportinta kelkajn specialaĵojn (fungojn, kolbason, salatojn ktp…). Yoandra miris pri la aŭtunaj fruktoj, ĉefe pri la vinberoj, la pomoj kaj la piroj, kiuj ŝajnis al ŝi veraj eksterordinaraĵoj!

belcastel1

Brulis fajro en la kameno. Feliĉe, ĉar yoandra ne bone eltenis la eŭropan malvarmon. Ŝi restis la tutan vesperon apud la fajrejo.

Pluraj ĉeestantoj estis vizitintaj Kubon, interalie Sylvie, de Lavaur, kiu vivis tie plurajn jarojn. Ĝi ne estis speciale organizita renkontiĝo, sed pli ĝuste agrabla vespermanĝa babilado. Niaj kubaj amikoj estis forlasontaj Tuluzon la sekvantan tagon al Béziers. Bonan finon de vojaĝo!

belcastel2

Verkis LA GRUPO DE LAVAUR

La Bjalistoka universala kongreso estis jubilea, ĉar 2009 estas la 150-a datreveno de la naskiĝo de L.L Zamenhof, kaj tial okazis en Bjalistoko, lia naskiĝurbo.
Mi decidis partopreni ĝin, i.a. ĉar mi supozis, ke ĝi estos riĉe kaj bone organizita, kaj ankaŭ ĉar Pollandon mi neniam vizitis antaŭe.
Miaj esperoj estis tute konfirmitaj, la programado kaj organizado estis modelaj.

Rakontu do !  Nu, en UK oni devas elekti, ĉar minimume 3 au 4 programeroj okazas samtempe… Mi do donis prioritaton al la sesioj pri la kongresa temo (“Krei pacan ponton inter la popoloj”: Zamenhof Hodiaŭ. »), la sesiojn de la Internacia koruso, kaj kompreneble la spektaklojn.

Jomaart Natacha k Karina

Unue pri tiu tria kategorio: ĝi estis tiom abunda, ke mi tute ne povis ĝui ĉiujn, neniu cetere povis, ĉar okazis ĉiuvespere spektakloj kaj ene de la kongresejo kaj en la urbocentro. Ekzemple, iun vesperon min regalis koncerto de JoMo, en publika parko de Bjalistoko, kie la publiko konsistis, krom el multaj kuloj (!), duone el neesperantistaj loĝantoj. Almenaŭ du mil homoj entuziasmiĝis por la kanzonoj de Jomo kaj Kim, tiel ke ili ne sentis la kulo-pikojn. Kim akompane de sia akordiono kantis kelkajn siajn plej grandajn sukcesojn (Sola…)  kaj Jomo prezentis siajn diversajn muzikstilojn, kaj kantis en multaj lingvoj. Li dialogis kun la publiko, tiel en esperanto, kiel en la pola.  El tri teatraĵoj, mi sukcesis spekti du : La domo sur la landlimo estas burleskaĵo pri la temo de absurdaĵo de landlimoj. Ĝin ludis la bialistoka teatra kompanio, kiu ne parolas esperanton, sed ĉion lernis parkere. La rezulto estas mirinda.  Sinjoro Ludoviko estas monologo, en kiu oni malkovras kortuŝajn sed ankaŭ neatenditajn facetojn de la Zamenhofa personeco, aŭtorita kaj ludita de Georgo Handzlik (jes, la Bardo sen barbo, kiu ankaŭ regalis nin per koncertoj de siaj kanzonoj…). Mi ne sciis, ke li estas tiel multtalenta, kaj vere profesie aktoras.  La trian teatraĵon – ankaŭ monologon pri Zamenhof, Doktoro Esperanto, de la italo Mario Migliucci – mi ne sukcesis spekti vive, sed mi aĉetis la DVD-on en la libro-servo, kaj povas aserti, ke ĝi estas tute bonkvalita spektaklo. Ĝi estis unue prezentita en Italujo, en itala, kun granda sukceso, kaj oni poste tradukis ĝin al esperanto. La DVD havas ambaŭ versiojn. Krome estis koncerto de klasika kantistino, kaj multaj danco-spektakloj, kiuj prezentis vastan panoramon de polaj popoldancoj.

Humphrey Tonkin 94-a UK

« Krei pacan ponton inter la popoloj”: Zamenhof Hodiaŭ » : estis tre interese partopreni, sub gvidado de Dro Humphrey Tonkin, la diskutojn pri tiu temo. Mi jam preparis min pri la temo antaŭe, sed mi multon lernis kaj povis interŝanĝi opiniojn kaj vidpunktojn kun diverslandaj esperantistoj. D-ro Tonkin estas ne nur elokventa oratoro, sed ankaŭ pedagogo, kaj li tre efike aranĝis dividon de la partoprenantoj en dekhomaj grupetoj, en kiuj oni debatu kaj raportu al la podiaj debatantoj. Tiel en tri unuhorajn sesiojn, ni esploris la temon, kaj rezultiĝis, danke al sintezaj mensoj, la kongreso-rezolucio. Por aŭskulti D-ron H. Tonkin prezenti la temon :
http://esperanto.cri.cn/581/2009/08/21/1s101491.htm

Legi la rezolucion : http://eo-eo.facebook.com/note.php?note_id=108510553540

Apenaŭ mi havis tempon por viziti la urbon Bjalistoko, sed post la fino de la kongreso, mi kaj mia fratino partoprenis postkongresan ekskurson, kvartagan, al Varsovio, Krakovio, la koncentreja muzeo en Auschwitz, kaj Chestochowa, en tre internacia etoso kaj sub gvido de bona ĉiĉeronino Nina. La kvar tagoj estis emociplenaj, kaj ni finis nian vojaĝon kiel gasto de mia amikino Tereza Nemere, kiu nin gastigis en Torun, ĉarma urbo kun multaj mezepokaj spuroj, dum tri tagnoktoj. Pasporta servo estas nepra komplemento de ĉiuj esperanto-aranĝoj !


Fotoalbumoj de 94 UK en Bjalistoko.  (470 fotografajxoj en 5 partoj)

Jam unu monato pasis de post la 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko! Krom kelkaj misoj, la organizo ĝenerale kontentigis la kongresanojn, kiujn plej imponis la riĉeco de la kultura programo. Verŝajne neniam mi rehavos sperton tiel memorplenigan kaj fruktodonan kiel la travivo de UK en la kulisoj — kvankam mankis al mi la tempo ĝui ĝian programon. La plej grandan parton de mia tempo mi okupis deĵorante ĉe la informejo, kaj en la freŝega konstruaĵo de la Zamenhof-Centro, nova elstara loko por la tutmonda esperantistaro. Multaj homoj laŭdis la kvaliton de la ekspozicio “Bjalistoko de la juna Zamenhof”, kiu montras fotojn de la urbo kiam Ludoviko estis knabo.

La kongreso jam estas pasintaĵo, sed por konservi en la klubejo la memoron de tiu grava momento, oni decidis prepari alian ekspozicion  el la kolekto de ĉirkaŭ 3000 fotoj, kiun faris la kongresa fotisto. La ekspozicio estos inaŭgurita komence de oktobro.

Alia tasko estas kompreneble rekomenci la kursojn en la lernejoj kaj en la klubejo. Espereble, la kongreso allogis la atenton de bjalistokanoj, kiuj deziros eklerni Esperanton! Por plipretiĝi al tiu laboro, mi partoprenos meze de septembro unusemajnan trejnon en Poznano por Esperanto-instruistoj. Kaj tuj post la trejno, ankaŭ en Poznano, mi ĉeestos en ARKONES, la fama kultura aranĝo. Bonŝanca mi estas, ĉu ne? Mia sola bedaŭro estas vidi la aŭtunon, kiu alproksimiĝas grandpaŝe. Ĝi jam antaŭanoncas al mi la polan vintron…

Okaze de la fermo de UK en Bjalistoko, Vinilkosmo la eldonejo starigita de EUROKKA ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi 2009, ankaŭ nomata “esperantista pacpremio”, ĉar ĝin oni donas pro agado, kiu antaŭenigas internacian amikecon kaj pacon.

Vinilkosmo kontribuas al tio per muzikaj rimedoj — tiel rezonis la estraro de UEA.

La premio konsistas el diplomo, kiun transprenis en Bjalistoko Jeanne-Marie Cash por transdoni al la respondeculo de Vinilkosmo kaj EUROKKA en Donneville (Tuluzo/suda Francio/Okcitanio). Krome, la premio konsistas el la sumo de 2000 € kiujn Vinilkosmo dediĉos por financi kaj novan projekton de albumo de esperanto-artisto kaj, tra EUROKKA, por financi esperanto-artistan programadon kadre de turneo aŭ kultura aranĝo aŭ festivalo en la venontaj monatoj.

La tuta teamo de Vinikosmo/EUROKKA dankegas la UEA-estraron pro la atribuo de la premio kaj akceptas kun granda plezuro kaj honoro tiun premion kiel agnoskon al la 21jara esperanto-muzika agado kiu strebas kontribui al paco kaj interkompreniĝo en la mondo per esperanto-muzika kulturo.

Floreal Martorell (Flo)

Respondeculo de Vinilkosmo kaj EUROKKA

Transdono de la Diplomo Onisaburo Deguĉi 2009 al Vinilkosmo
Transdono de la Diplomo

PS : Fotoj videblas en la blogo cxe http://vinilkosmo.ipernity.com

kaj ne forgesu viziti la novan fresxe kreitan MP3-Servon cxe

http://www.vinilkosmo-mp3.com

Ludoj en esperanto

2009.03.26

Ĵaŭdon la 19an de marto 2009 kunvenis ses esperantistoj en le “Bâton à Palabres” alidirite la Domo de la Parolo. Tie okazas ĉiumonate diskutoj en la angla aŭ la itala lingvo. Unuan fojon en januaro 2009 ekestis luda vespero en esperanto, en kiu partoprenis 15 esperantistoj, kiuj ludis samtempe ĉirkaŭ tri aŭ kvar tabloj.

En la dua tua renkontiĝo (marto 2009) ludis nur ses geamikoj: René kaj Hélène, geestroj de la trinkejo “Le bâton à Palabres”, Severin kaj Marion de EKC, Liliane kaj Jacques, membroj de la fervojista asocio. Marion kunportis en sia tornistro ses ludojn.

Unue ni ludis triope: ĉirkaŭ unu tablo “tabuon”, ĉe alia tablo “New Amigos”. Poste, ĉiuj kune ronde ludis “Tik, tak, boum” en ridiga etoso. Jen priskriboj de la tri ludoj:

En “Tabuo” unu ludanto elprenas karton kaj legas ĝin kaŝe. Supre estas vorto, kiun li provos divenigi al aliaj ludantoj. Sube estas kvar vortojn, kiujn li ne rajtas uzi dum sia parolado. Ekz : HUNDO/besto, animalo, kato, boji

“New Amigos” oni jam povis ludi en la angla kaj la hispana lingvoj. Dank’al Marion kaj Christophe de Tuluzo, tiu ludo funkcias ankaŭ kun kartaro en esperanto. Ĝi estas agrabla rimedo por kontroli siajn konojn kaj eklerni plu la lingvon. Ĉiu ludanto povas elekti unu el tri lingvaj niveloj. La kartoj temas pri vortprovizo, dialogoj, esperanta movado…

“Tik tak Boum” nomiĝas la lasta ludo. Kial? Pacienco, baldaŭ vi ekscios. Iu aperigas karton al ĉiuj, sur ĝi legiĝas ekzemple “fri” aŭ iu alia silabo. La unua ludanto tenas umon, sferan objekton en sia mano, li ŝaltas ĝin, tuj ni aŭdas tik tak tik tak…”. Jen li cerbumas kaj elparolas vorton entenantan “fri”, ekz : fripono aŭ afriko… kaj rapide transdonas la umon al sia maldekstra najbaro, kiu diras alian vorton (ekz. : frititaĵoj), ktp…Se iu tro longe cerbumas la umo subite povas eligi eksplodan bruon. Tiam vi ĵus perdis!

JACQUES CAUBEL

Post longa 26-hora veturado, la buso en kiu mi sidas fine preterpasas la ŝildon “Białystok”! Post kelkaj pliaj minutoj, mi elbusiĝas en la neĝon kiu kovras la busparkejon.

En tiun urbon nome konatan de ĉiuj esperantistoj, mi venis por unu jaro de aktivado kiel eŭropa volontulo por la Bjalistoka Esperanto-Societo. La programo “Eŭropa Volontula Servo” ebligas al ĉiuj junuloj ĝis la fino de sia trideka jaro, realigi projektojn eksterlande por maksimume unu jaro. Ĉiujn kostojn pagas Eŭropa Unio: la veturkostojn, la loĝadon, la manĝadon, ktp… Kaj ĉiuj volontuloj krome ricevadas ĉiumonate iom da poŝmono.

En Tuluzo, EKC jam ricevis por 10 monatoj junan Bjalistokanon, Przemek, kiu multe aktivis por la asocio kaj ĝiaj membroj. Antaŭ lia reiro, Przemek anoncis ke la Bjalistoka Esperanto-Societo siavice serĉas volontulon gastigotan en la fama naskiĝurbo de Zamenhof.

Mi interesiĝis pri tiu unika ŝanco.

Post pluraj monatoj de preparado, la projekto estis akceptita de la responduma komisiono. La 27an de februaro 2009, mi enbusiĝis al Pollando!

Ĉe mia alveturo, atendas min Przemek kaj, surprize, du geesperantistoj el Varsovio: Irek kaj Agnieszka, kiuj tiutage en Bjalistoko partoprenis organizan kunsidon pri UK. Ni tuj festas la okazon ĉirkaŭ kelkaj bieroj!

Mian unuan tagon en Bjalistoko, Przemek trakondukas min al ĉiuj gravaj lokoj por esperantisto. Unuafoje mi konatiĝas kun loka indiĝeno (vidu sube). Tre baldaŭ venos la sekvo de mia rakonto!

bjalistokabizono

Unua kontakto kun lokano... (fotis Przemek)

Inter Februaro kaj Majo 2008 mi studis kiel eksterlanda studento ĉe la inĝeniera universitato INSA en Tuluzo. Mallonge post mia alveno mi eksciis pri la loka Esperanta Kultur-Centro, kaj mi iris al la esperanta bibliotekto de Rikardo. Tio estis fakte mia unua okazo paroli Esperanton voĉe kun aliulo, ĉar antaŭe mi estis nur lerninta la lingvon interrete kaj tiel ĝin uzinta lege kaj foje skribe.

Poste mi komencis ĉeestadi aliajn okazaĵojn de la asocio, ekzemple la lingvan kafejon ĉe Café Jo de Bruges kaj la radi-elsendojn, kaj tiel mi ekkonis multajn lokajn esperantistojn kaj tre amuziĝis. En Majo mi ĉeestis la pli grandan Krokodilan Renkontiĝon en Arrout, kio tre plaĉis al mi.

Guy (maldekstre) dum la Krokodila Renkontigho

Guy (maldekstre) dum la Krokodila Renkontigho

Laŭ mia sperto tiu loka asocio donas bonegan oftan okazon vere uzi kaj profiti la lingvon. Ĉar mi estas nefranco mi ĉiam havis bonan kialon paroli en Esperanto, kaj kvankam komence mia parola kapablo de la franca superis tiun de Esperanto, post mallonge ekestis male, kaj mi ĉiam aprezas la lingvan egalecon de uzi Esperanton. Kompreneble por la francoj ne estas vera kialo paroli esperante kun nur francoj krom por ekzerci, sed estis ĉiam pluraj eksterlandoj kiuj ĉeestis la diversajn okazaĵojn.

La EKC multe helpis min vere aktiviĝi pri Esperanto, kaj post mia foriro de Tuluzo mi vojaĝis al la Internacia Jululara Kongreso en Hungario kaj la Internacia Seminario en Germanio. Reveninte hejmen mi trovis Esperanto-grupon en mia universitata urbo Notinghamo, kaj klopodas transformi ĝin al vera societo kun laŭebla plej sama etoso kiel la EKC.

Kvankam la grupo estis malgrandega kaj apenaŭ ekzistis je mia alveno, kaj Esperanto estas malpli populara en Britio ol en Francio, ni sukcesis logi novajn membrojn kaj la societo malrapide kreskas. Mi eĉ aŭdis malrekomendojn de britaj esperantistoj pri venigi priesperantajn interesatojn al lokaj grupoj ĉar kutime la etoso estas tre enuiga kaj malloga kun nur maljunuloj, sed mi ja scias ke ne devas esti tiel!

Guy

La 6an, 7an kaj 8an de decembro okazis en Sabadell la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto. Pluraj Tuluzanoj partoprenis tiun eventon, ĉu kiel invitito, ĉu kiel vizitanto, por profiti el riĉa programo kaj festa etoso, ĉiam ĉeestanta en la katalunaj aranĝoj.

Sabate kaj dimanĉe vespere, la partoprenantoj povis spekti la teatraĵon verkitan de Rikardo Cash, kaj aktoritan de la Tuluza Teatro Trupo. Krom tio, koncertis du gravaj reprezantantoj de la aktuala esperanto-muziko: Martin Wiese, kaj Aleksandro Cossavella. Tiun ĉi vi baldaŭ havos la bonŝancon malkovri dum la Zam’festo en Tuluzo. Ambaŭ vesperoj daŭris kun diskutado ĉe la trinkejo kun diversaj partoprenantoj el Katalunujo, Danujo, Hispanujo, Francujo, Germanujo…

La tagojn ritmigis tre riĉa programo kun kunsidoj kaj prelegoj kondukitaj de invititoj el diversaj kontinentoj. Ekzemple, la usonano Humphrey Tonkin pri “Tutmondiĝo, diverseco, Esperanto” kaj pri “Poetoj pri Esperanto”. La baratano A Giridhar Rao pri “Esperanto, ilo por malkoloniigo ” kaj pri “Lingvaj homaj rajtoj en Barato”. Tiu ĉi lasta prelego estis tre interesa, ĉar ĝi traktis malmulte konatan situacion en Barato. Ankaŭ mi tre ŝatis la prelegon pri “Jules Verne kaj Esperanto” de Abel Montagut. Kaj la prezento de Flo Martorell de Vinilkosmo pri la diskokrizo. Ĉu esperanto-muziko transvivos ĝin? Grava afero por la kulturo, kies riĉecon bone montris tiu kongreso.

Vidu fotaron de tiu renkontiĝo ĉe Ipernity. La retejo de la renkontiĝo.

<!– @page { size: 21cm 29.7cm; margin: 2cm } P { margin-bottom: 0.21cm } –>

Denove ĉi-jare la ATTAC-Somera Universitato okazos en Tuluzo, de la 22 ĝis 26-a de aŭgusto 2008.
La partoprenontoj estas homoj ĝenerale konvinkitaj, ke ALIA MONDO EBLAS, kaj tre sentemaj al la ideo de maljusteco, inkluzive de la lingva. La lingvan maljustecon ili mem spertas.

Jam 7 esp.istoj pretas deĵori kelkajn horojn. Ankorau ne sufiĉas.
<!– @page { size: 21cm 29.7cm; margin: 2cm } P { margin-bottom: 0.21cm } –>

Se vi estas preta

partopreni tiun Someruniversitaton, au se vi loĝas apud Tuluzo kaj disponas kelkajn horojn dum tiu periodo, bonvolu sciigi al Asocio Esperanto-Midi-Pyrénénes <sudo.pireneoj@free.fr> , kiu kunordigas la deĵoradon.

Pri Attac-Somera Univ. : http://www.france.attac.org/spip.php?article8582
http://www.attac-toulouse.org/