Ni kantos la CANTO GENERAL
2009.10.28
Jam duan fojon semajnfine kuniĝis deko da korusanoj, kiuj lernas la faman verkon « Canto General » de Pablo Neruda, la fama ĉilia poeto. Ĝin muzikigis Nikis Theodorakis, greko 84-jara. La verkon esperantigis Georges Lagrange, kaj simpligitan aranĝon kantos kvindeko da homoj dum la SAT-amikara kongreso en Saint-Brieuc, ĉe Pasko 2010.
Jacques Caubel gvidas la studadon en Midi-Pyrénées. La laboro malfacilas, ĉar la ritmoj de la muziko estas malregulaj. Multaj kantantoj venas al Tuluzo de malproksime (Pau, Brive, Béziers). Krome dum la tuluza provludo la 25-an de oktobro venis kvar novaj korusaninoj. Ĉu ni sukcesos en tiu ĉi projekto ? « Eble », diras Jacques; « Certe, ĉar ĉiuj tre entuziasmas! », diras Jeannette.
Fine de novembro ni kunvenos denove en Tuluzo, kun Franjo LEVEQUE, kiu venos speciale de Bretonio por kantigi nin.
Jacques et Jeannette
Por la okcitana lingvo!
2009.10.26
Une trentaine d’espérantistes, venus de Toulouse, de la région, en force de Catalogne, de Lyon, et même de Belgique se sont joints samedi dernier à la manifestation “Anem Òc ! per la lenga occitana !” organisée à Carcassonne pour la langue occitane.
Le matin sur le village occitan, alors que des bus déversaient des milliers de manifestants venus de tous les coins d’Occitanie ou de Catalogne, nous avons tenus un petit stand de présentation de l’espéranto, avec quelques ouvrages bilingues occitan/espéranto.

Nous avons aussi distribué des centaines de fulhetons qui présentent en occitan l’intérêt de l’espéranto pour les langues minorisées et les avantages de la langue internationale (Merci à Farri pour le fulheton) .
Les échanges autour du stand ont été très intéressants et la plupart des personnes nous a fait part de leur sympathie et de leur interêt pour l’espéranto.
Ce sont ensuite près de 25000 personnes qui ont manifesté jusqu’aux remparts de la cité. Une vraie capitade (réussite) pour la mobilisation !
Le soir, un riche programme musical a clôturé la journée en chansons et en danses, en première partie de soirée sur le village occitan, en deuxième au village voisin de Vilagalhenc.
Cette journée a été aussi l’occasion de rencontrer d’autres espérantistes catalans ou d’autres régions avec qui nous avons pu discuté de projets futurs pour renforcer notamment nos liens, et les liens entre l’espéranto et la langue et la culture d’oc.
Une journée riche et pleine de rencontres et de projets, alors ce n’est pas si grave si on est rentrés très tard et très fatigués…
La dua vespero de Yoandra kaj Norberto
2009.10.23
La dua vespero de Yoandra kaj Norberto, niaj du kubaj invititoj, okazis en Belcastel, en Tarn. Ni estis dek sep ĉirkaŭ la tablo, niaj du amikoj, kvar esperantistoj de Tuluzo kaj anoj de la grupo de Lavaur. Ĉiu el ni estis alportinta kelkajn specialaĵojn (fungojn, kolbason, salatojn ktp…). Yoandra miris pri la aŭtunaj fruktoj, ĉefe pri la vinberoj, la pomoj kaj la piroj, kiuj ŝajnis al ŝi veraj eksterordinaraĵoj!

Brulis fajro en la kameno. Feliĉe, ĉar yoandra ne bone eltenis la eŭropan malvarmon. Ŝi restis la tutan vesperon apud la fajrejo.
Pluraj ĉeestantoj estis vizitintaj Kubon, interalie Sylvie, de Lavaur, kiu vivis tie plurajn jarojn. Ĝi ne estis speciale organizita renkontiĝo, sed pli ĝuste agrabla vespermanĝa babilado. Niaj kubaj amikoj estis forlasontaj Tuluzon la sekvantan tagon al Béziers. Bonan finon de vojaĝo!

Verkis LA GRUPO DE LAVAUR
Okaze de la fermo de UK en Bjalistoko, Vinilkosmo la eldonejo starigita de EUROKKA ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi 2009, ankaŭ nomata “esperantista pacpremio”, ĉar ĝin oni donas pro agado, kiu antaŭenigas internacian amikecon kaj pacon.
Vinilkosmo kontribuas al tio per muzikaj rimedoj — tiel rezonis la estraro de UEA.
La premio konsistas el diplomo, kiun transprenis en Bjalistoko Jeanne-Marie Cash por transdoni al la respondeculo de Vinilkosmo kaj EUROKKA en Donneville (Tuluzo/suda Francio/Okcitanio). Krome, la premio konsistas el la sumo de 2000 € kiujn Vinilkosmo dediĉos por financi kaj novan projekton de albumo de esperanto-artisto kaj, tra EUROKKA, por financi esperanto-artistan programadon kadre de turneo aŭ kultura aranĝo aŭ festivalo en la venontaj monatoj.
La tuta teamo de Vinikosmo/EUROKKA dankegas la UEA-estraron pro la atribuo de la premio kaj akceptas kun granda plezuro kaj honoro tiun premion kiel agnoskon al la 21jara esperanto-muzika agado kiu strebas kontribui al paco kaj interkompreniĝo en la mondo per esperanto-muzika kulturo.
Floreal Martorell (Flo)
Respondeculo de Vinilkosmo kaj EUROKKA
PS : Fotoj videblas en la blogo cxe http://vinilkosmo.ipernity.com
kaj ne forgesu viziti la novan fresxe kreitan MP3-Servon cxe
