La dua vespero de Yoandra kaj Norberto, niaj du kubaj invititoj, okazis en Belcastel, en Tarn. Ni estis dek sep ĉirkaŭ la tablo, niaj du amikoj, kvar esperantistoj de Tuluzo kaj anoj de la grupo de Lavaur. Ĉiu el ni estis alportinta kelkajn specialaĵojn (fungojn, kolbason, salatojn ktp…). Yoandra miris pri la aŭtunaj fruktoj, ĉefe pri la vinberoj, la pomoj kaj la piroj, kiuj ŝajnis al ŝi veraj eksterordinaraĵoj!

belcastel1

Brulis fajro en la kameno. Feliĉe, ĉar yoandra ne bone eltenis la eŭropan malvarmon. Ŝi restis la tutan vesperon apud la fajrejo.

Pluraj ĉeestantoj estis vizitintaj Kubon, interalie Sylvie, de Lavaur, kiu vivis tie plurajn jarojn. Ĝi ne estis speciale organizita renkontiĝo, sed pli ĝuste agrabla vespermanĝa babilado. Niaj kubaj amikoj estis forlasontaj Tuluzon la sekvantan tagon al Béziers. Bonan finon de vojaĝo!

belcastel2

Verkis LA GRUPO DE LAVAUR

La 6an, 7an kaj 8an de decembro okazis en Sabadell la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto. Pluraj Tuluzanoj partoprenis tiun eventon, ĉu kiel invitito, ĉu kiel vizitanto, por profiti el riĉa programo kaj festa etoso, ĉiam ĉeestanta en la katalunaj aranĝoj.

Sabate kaj dimanĉe vespere, la partoprenantoj povis spekti la teatraĵon verkitan de Rikardo Cash, kaj aktoritan de la Tuluza Teatro Trupo. Krom tio, koncertis du gravaj reprezantantoj de la aktuala esperanto-muziko: Martin Wiese, kaj Aleksandro Cossavella. Tiun ĉi vi baldaŭ havos la bonŝancon malkovri dum la Zam’festo en Tuluzo. Ambaŭ vesperoj daŭris kun diskutado ĉe la trinkejo kun diversaj partoprenantoj el Katalunujo, Danujo, Hispanujo, Francujo, Germanujo…

La tagojn ritmigis tre riĉa programo kun kunsidoj kaj prelegoj kondukitaj de invititoj el diversaj kontinentoj. Ekzemple, la usonano Humphrey Tonkin pri “Tutmondiĝo, diverseco, Esperanto” kaj pri “Poetoj pri Esperanto”. La baratano A Giridhar Rao pri “Esperanto, ilo por malkoloniigo ” kaj pri “Lingvaj homaj rajtoj en Barato”. Tiu ĉi lasta prelego estis tre interesa, ĉar ĝi traktis malmulte konatan situacion en Barato. Ankaŭ mi tre ŝatis la prelegon pri “Jules Verne kaj Esperanto” de Abel Montagut. Kaj la prezento de Flo Martorell de Vinilkosmo pri la diskokrizo. Ĉu esperanto-muziko transvivos ĝin? Grava afero por la kulturo, kies riĉecon bone montris tiu kongreso.

Vidu fotaron de tiu renkontiĝo ĉe Ipernity. La retejo de la renkontiĝo.