Nia vojaĝo en Brazilo
2009.10.07
Unue, Marion petis al mi, tiel ĝentile ke mi ne povis rifuzi. Due, mi finfine kaptis en Amazonio la estron de tiu blogo: la krokodilo (vidu la foton!). Trie, ni renkontis tre interesajn esperantistojn en Manaus dank’al Pasporta Servo: Ĥodrigo kaj Maria.

Ili estas tre eksterordinara paro: ŝi estas danino (ŝi estis en Manaus dum la ferioj), li estas brazilano, ambaŭ estas gestudentoj kaj ili interparolas nur esperante. Efektive, Maria ankoraŭ ne parolas la portugalan lingvon kaj Ĥodrigo ne parolas la danan, kaj ili pensas ke esperanto estas pli facila kaj efika ol la angla.
Ili gastigis nin kaj ni vizitis Manaus kun ili, parolante esperanton (Maria parolas ankau la francan do ni aligatoris kelkfoje, sed ne diru al mia kaptito!). Ni travivis du agrablajn vesperojn kaj ni amikiĝis kun ili.
Tiu ekzemplo pruvas ke esperanto funkcias kaj povas fabriki amon kaj amikecon. Ankau la vojaĝresto estis tre interesita, ni renkontis tre simpatiajn gebrazilanojn, ni malkovris brazilan kulturon (gastronomio, muziko kaj futbalo!) en Rio de Janeiro, Foz de Iguacu, Salvador de Bahia, Sao Luis, kaj Fortaleza, sed ĝi ne rilatas al esperanto, do mia kaptito ordonis ke mi ne diru plu!
Samy kaj Sandra
En Bjalistoko por unu jaro (3)
2009.09.06
Jam unu monato pasis de post la 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko! Krom kelkaj misoj, la organizo ĝenerale kontentigis la kongresanojn, kiujn plej imponis la riĉeco de la kultura programo. Verŝajne neniam mi rehavos sperton tiel memorplenigan kaj fruktodonan kiel la travivo de UK en la kulisoj — kvankam mankis al mi la tempo ĝui ĝian programon. La plej grandan parton de mia tempo mi okupis deĵorante ĉe la informejo, kaj en la freŝega konstruaĵo de la Zamenhof-Centro, nova elstara loko por la tutmonda esperantistaro. Multaj homoj laŭdis la kvaliton de la ekspozicio “Bjalistoko de la juna Zamenhof”, kiu montras fotojn de la urbo kiam Ludoviko estis knabo.

La kongreso jam estas pasintaĵo, sed por konservi en la klubejo la memoron de tiu grava momento, oni decidis prepari alian ekspozicion el la kolekto de ĉirkaŭ 3000 fotoj, kiun faris la kongresa fotisto. La ekspozicio estos inaŭgurita komence de oktobro.
Alia tasko estas kompreneble rekomenci la kursojn en la lernejoj kaj en la klubejo. Espereble, la kongreso allogis la atenton de bjalistokanoj, kiuj deziros eklerni Esperanton! Por plipretiĝi al tiu laboro, mi partoprenos meze de septembro unusemajnan trejnon en Poznano por Esperanto-instruistoj. Kaj tuj post la trejno, ankaŭ en Poznano, mi ĉeestos en ARKONES, la fama kultura aranĝo. Bonŝanca mi estas, ĉu ne? Mia sola bedaŭro estas vidi la aŭtunon, kiu alproksimiĝas grandpaŝe. Ĝi jam antaŭanoncas al mi la polan vintron…
Homo devas transpasi riveron kun kapro, granda brasiko, kaj lupo. Li havas barkon ligitan ĉe la rando de la rivero, sed ĝi estas tiel malgranda ke ĝi kapablas porti nur po unu afero. Sed estas problemo: se la homo lasos solaj la kapron kun la brasiko, aŭ la lupon kun la kapro, unu ja manĝos la alian. Tion li kompreneble volas eviti, sed li havas nenian ideon pri la solvo!
Kion vi konsilus al li fari?
Un printemps riche en visites
2009.06.10
Les 30 et 31 mai, nous avons eu le plaisir de recevoir sur Toulouse une toute jeune retraitée d’Hiroshima, Taeko, qui voyageait en France pour deux semaines, hébergée par des espérantistes. Dimanche, elle a visité quelques heures le Forom des Langues du Monde et nous a aidé sur le stand de l’association. Taeko a pu ainsi découvrir toute la diversité culturelle toulousaine et certains visiteurs du stand d’EKC ont eu un exemple concret de l’utilité de l’espéranto pour les amateurs de voyage. Grâce à d’autres espérantistes de Toulouse, elle a pu découvrir la ville, ses monuments et quelques aspects de sa gastronomie.
Le week-end suivant, ce sont Andi et Marina qui sont venus visiter Toulouse et sa région. Un petit repas s’est improvisé le vendredi soir, où ils ont pu rencontrer quelques toulousains, dont certains déjà croisés lors de rencontres. Le samedi et dimanche, ils m’ont accompagnée lors d’une rando de deux jours en Ariège. Le lundi, ils ont gentiment accepté de répondre à quelques questions lors de l’émission “espéranto magazino” sur Canal Sud. Quelques-uns d’entre vous ont peut-être eu la chance de les écouter.
Après la visite de Nicolas l’argentin en Avril et Marek le polonais en Mai, j’ai eu récemment la chance d’héberger des gens de langues, d’âges, de pays, d’horizons différents mais avec qui j’ai pu discuter de tout (grâce à l’espéranto) et avoir des échanges très intéressants.
Une expérience que je recommande à tous, et un premier conseil, inscrivez-vous sur le Pasporta Servo!
Depuis sa création en 1974, Pasporta Servo a peu évolué dans la forme. Il se présente comme un annuaire contenant les contacts d’espérantophones prêt à héberger chez eux tout voyageur en possession de ce livret. Le nombre d’hébergeants avait régulièrement augmenté jusqu’à dépasser les 1300 en 2005. Mais certains problèmes sont apparus…
Un problème d’équilibre financier d’abord. En effet les hôtes inscrits sur le Pasporta Servo ont toujours reçu le livret gratuitement, ce qui est une bonne idée en soi. Le problème, c’est que le nombre d’exemplaires vendus ne permettaient plus de compenser le nombre d’exemplaires offerts aux hôtes… Le deuxième aspect est le succès des nouveaux sites internet d’hébergement, multilingues et entièrement gratuits : Hospitality Club et Couchsurfing. Dans ces conditions, difficile de continuer à faire valoir l’espéranto comme moyen de voyager à peu de frais et chez l’habitant… Bref, une modernisation du Pasporta Servo s’avérait nécessaire.
TEJO a confié la création d’un nouveau site internet de Pasporta Servo au valencien Joan Català, déjà connu pour avoir créé Klaku.net. Le nouveau site, s’inspirant du modèle des sites de réseau social, est dès à présent partiellement ouvert ! Il est déjà possible de s’inscrire comme hôte, et bientôt (en juin) l’intégralité du site sera accessible. Je vous conseille de vous y inscrire, vous constaterez que Joan a fait un excellent travail. L’interface est visuellement très agréable et simple à utiliser. Il est désormais possible de déposer des commentaires sur les profils des membres, de créer un blog pour raconter ses aventures de voyages, le tout est agrémenté de galeries d’images… Espérons que les espérantophones adopterons en grand nombre le nouveau Pasporta Servo.
Que ceux qui préfèrent le papier se rassurent : Pasporta Servo continuera d’exister sous sa forme traditionnelle !
Quelques liens :
un article de Libera Folio
Hospitality Club, un autre réseau d’hébergement (notez que pas mal d’espérantistes y sont également présents)
et bien sûr : le nouveau Pasporta Servo !
En Bjalistoko por unu jaro (2)
2009.05.23
Kion do mi faris en Bjalistoko de mia alveno? La taskoj tre diversas.
Unu el la celo de mia volontulado estas helpi al la preparado de la venonta Universala Kongreso, kiu okazos ĉi somere. Temas ekzemple pri kreado de materialo (loĝkartoj, mapo, tradukado de turismaj informiloj…). Dum la kongreso mem mi havos la rolon de helpanto.
Alia celo estas la baldaŭ malfermota Esperanto-Centro de Bjalistoko. Tiu domo, konstruata de la urbodomo en la centro, ŝirmos interalie muzeon, prelegĉambron, centron pri esploroj de kultura kaj lingva komunikado kaj bibliotekon. La Bjalistoka Esperanto-Societo volas disponigi al tiu biblioteko kelkajn librojn siajn. Mi okupiĝas pri la listigado de tiu donota kolekto.
Tria kampo sur kiu mi agas : esperanto-instruado. Kun Przemek, ni gvidas entute 4 kursojn : unu por grupo da junuloj en la sidejo, dua en baza lernejo, tria en gimnazio, kaj la lasta en liceo. Tiuj kursanoj bone progresas kaj ni esperas ke kelkaj el ili volonte helpos dum UK.
Kaj restas ankaŭ spaco por aliaj iniciatoj. Post unu semajno, ni okazigos ludan vesperon en la klubejo, kiun ni esperas almenaŭ tiel fruktedona kaj bonetosa kiel la tuluzaj ! Kaj mi ankaŭ ŝatus aranĝi vesperojn laŭ la modelo de la lingvaj vesperoj de “Jo de Bruges” en Tuluzo. Sed tion ni vidos pli poste…
Interesaj ligiloj :
pri la planita Esperanto-Centro
la retejo de UK
la ludaj vesperoj de Tuluzo
Enigmo
2009.03.26

Lazaro, sia edzino kaj ilia filino volas transpasi riveron.
La kanoto ne povas elteni pezon pli ol 100 kilogramoj.
Lazaro pezas 80 kg.
Lia edzino kaj lia filino pezas po 40 kg.
Demando: Kiel ĉiuj tri trapasis la riveron?
En Bjalistoko por unu jaro (1)
2009.03.18
Post longa 26-hora veturado, la buso en kiu mi sidas fine preterpasas la ŝildon “Białystok”! Post kelkaj pliaj minutoj, mi elbusiĝas en la neĝon kiu kovras la busparkejon.
En tiun urbon nome konatan de ĉiuj esperantistoj, mi venis por unu jaro de aktivado kiel eŭropa volontulo por la Bjalistoka Esperanto-Societo. La programo “Eŭropa Volontula Servo” ebligas al ĉiuj junuloj ĝis la fino de sia trideka jaro, realigi projektojn eksterlande por maksimume unu jaro. Ĉiujn kostojn pagas Eŭropa Unio: la veturkostojn, la loĝadon, la manĝadon, ktp… Kaj ĉiuj volontuloj krome ricevadas ĉiumonate iom da poŝmono.
En Tuluzo, EKC jam ricevis por 10 monatoj junan Bjalistokanon, Przemek, kiu multe aktivis por la asocio kaj ĝiaj membroj. Antaŭ lia reiro, Przemek anoncis ke la Bjalistoka Esperanto-Societo siavice serĉas volontulon gastigotan en la fama naskiĝurbo de Zamenhof.
Mi interesiĝis pri tiu unika ŝanco.
Post pluraj monatoj de preparado, la projekto estis akceptita de la responduma komisiono. La 27an de februaro 2009, mi enbusiĝis al Pollando!
Ĉe mia alveturo, atendas min Przemek kaj, surprize, du geesperantistoj el Varsovio: Irek kaj Agnieszka, kiuj tiutage en Bjalistoko partoprenis organizan kunsidon pri UK. Ni tuj festas la okazon ĉirkaŭ kelkaj bieroj!
Mian unuan tagon en Bjalistoko, Przemek trakondukas min al ĉiuj gravaj lokoj por esperantisto. Unuafoje mi konatiĝas kun loka indiĝeno (vidu sube). Tre baldaŭ venos la sekvo de mia rakonto!

Unua kontakto kun lokano... (fotis Przemek)
Un Tour du monde en vélo et en espéranto
2009.03.16
Une postière originaire de Narbonne, Rose et un policier en région parisienne, Cyrille sont partis aujourd’hui de Narbonne pour deux ans de périple sur la planète…à l’aide de leurs vélos et de l’espéranto!
Lire l’article de la dépêche du midi
Et allez visiter Le site de leur voyage pour découvrir leur projet et pour suivre toutes leurs aventures
Le vélo et l’espéranto, une vieille histoire d’amour : le site de la BEMI, Biciklista Esperantista Movado Internacia.
Krespoj kaj ludoj ĉe la fervojistoj !
2009.03.02
Sabaton posttagmeze, la 28a de februaro, la tuluzaj esperantistoj estis invititaj en la lokalo de la fervojistoj (2, ave de l’Hers) por kunmanĝi krespojn (februara tradicio) kaj ludi en esperanto
Kunvenis 14 homoj kaj eĉ pli da krespoj, kaj da boteloj, tiel ni povis bone kompari la diversajn receptojn kaj specojn de cidroj.
Pri la ludoj, kelkaj malkovris la esperantan nekompletan version de la ludo New Amigos, kelkaj provis samopinii (sed ne ĉiam sukcesis), kelkaj skrablumis, dum aliaj serĉis la perditajn dominojn…
Estis tre bona etoso kaj restis kelkaj trinkaĵoj, do ni malpacience atendas novan inviton!
Se vi ŝatas ludi ne maltrafu la venontan ludvesperon ĉe Le Bâton à palabres, ĵaudon 19an marton
http://esperanto.toulouse.free.fr/nova/wikini/wakka.php?wiki=SoireeJeux
Ĝis !
Marion
