Schwartz – sen ŝerc’!

2008.02.08

Raymond Schwartz estis ĉiuforma artisto en esperanto: poeto, romanisto, gazetisto, kantisto, aktoro, kaj ĉefe humuristo. Dank’al Raymond Schwartz, esperanto fariĝis frivola lingvo – jes, tute serioze.

Kaj Raymond Schwartz estis la unua viktimo de nia nova esperanta renkontiĝo, la literaturaj vesperoj.

Ĵaŭde la 31an de januaro, ni estis deko da personoj kunvenintaj en la Kvartaldomo de Rangueil por partopreni prelegon kaj diskutadon pri Raymond Schwartz, gvidatan de Marie-Thérèse Lloancy de Pau. Ŝi plene mastras la temon, ĉar ŝi verkis sian universitatan disertacion pri la humuro de Raymond Schwartz antaŭ dudek jaroj. Ŝi lerte kondukis nin en lian vivon kaj verkon, substrekante ke li estis pioniro pri esperanta humuro.

Dum la diskuto, ni ĝuis kukojn, teon, kaj sukojn ofertitajn de EKC. Ni esperu ke neniu venis nur pro tio.

La ĉefaj verkoj de Raymond Schwartz estas pruntepreneblaj de la biblioteko de EKC, inter aliaj lia ĉefverka romano Kiel akvo de l’ rivero.

Ni jam havas kelkajn ideojn por aliaj literaturaj vesperoj, ekz. pri la ĵus forpasinta Claude Piron; la nobelkandidato William Auld; kaj, kial ne, Zamenhof mem, la unua aŭtoro en esperanto. Neniu dato estas fiksita, sed ni sciigos vin ĝustatempe.

– Rikardo

Advertisements

Unu Respondo to “Schwartz – sen ŝerc’!”

  1. geoffreyking said

    Ie mi havas sonregistraĵon, verŝajne faritan en iu pariza Zamenhof-vespero, en kiu Schwartz legas proprajn limerikojn (tre decajn, bedaŭrinde!). Kiam mi trovos ĝin, mi afiŝos ĝin en Ipernity. Aŭ se iu interesiĝas, petu ĝin ĉe ancientbriton[heliko]tiscali[punkto]co[punkto]uk

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: