Krespoj kaj ludoj ĉe la fervojistoj !

2009.03.02

krespojSabaton posttagmeze, la 28a de februaro, la tuluzaj esperantistoj estis invititaj en la lokalo de la fervojistoj (2, ave de l’Hers) por kunmanĝi krespojn (februara tradicio) kaj ludi en esperanto

Kunvenis 14 homoj kaj eĉ pli da krespoj, kaj da boteloj, tiel ni povis bone kompari la diversajn receptojn kaj specojn de cidroj.

Pri la ludoj, kelkaj malkovris la esperantan nekompletan version de la ludo New Amigos, kelkaj provis samopinii (sed ne ĉiam sukcesis), kelkaj skrablumis, dum aliaj serĉis la perditajn dominojn…

Estis tre bona etoso kaj restis kelkaj trinkaĵoj, do ni malpacience atendas novan inviton!

Se vi ŝatas ludi ne maltrafu la venontan ludvesperon ĉe Le Bâton à palabres, ĵaudon 19an marton

http://esperanto.toulouse.free.fr/nova/wikini/wakka.php?wiki=SoireeJeux

Ĝis !

Marion

Advertisements

2 komentoj to “Krespoj kaj ludoj ĉe la fervojistoj !”

  1. dormomuso said

    Diable ! Mi ankoraux mankis la feston 😦

  2. marqnt98 said

    Venu la 19an ĉe le Bâton à Palabres, mankos la krespoj sed estos la ludoj!

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: