En Bjalistoko por unu jaro (2)

2009.05.23

Kion do mi faris en Bjalistoko de mia alveno? La taskoj tre diversas.

Unu el la celo de mia volontulado estas helpi al la preparado de la venonta Universala Kongreso, kiu okazos ĉi somere. Temas ekzemple pri kreado de materialo (loĝkartoj, mapo, tradukado de turismaj informiloj…). Dum la kongreso mem mi havos la rolon de helpanto.

Alia celo estas la baldaŭ malfermota Esperanto-Centro de Bjalistoko. Tiu domo, konstruata de la urbodomo en la centro,  ŝirmos interalie muzeon, prelegĉambron, centron pri esploroj de kultura kaj lingva komunikado kaj bibliotekon. La Bjalistoka Esperanto-Societo volas disponigi al tiu biblioteko kelkajn librojn siajn. Mi okupiĝas pri la listigado de tiu donota kolekto.

Tria kampo sur kiu mi agas : esperanto-instruado. Kun Przemek, ni gvidas entute 4 kursojn : unu por grupo da junuloj en la sidejo, dua en baza lernejo, tria en gimnazio, kaj la lasta en liceo. Tiuj kursanoj bone progresas kaj ni esperas ke kelkaj el ili volonte helpos dum UK.

Kaj restas ankaŭ spaco por aliaj iniciatoj. Post unu semajno, ni okazigos ludan vesperon en la klubejo, kiun ni esperas almenaŭ tiel fruktedona kaj bonetosa kiel la tuluzaj ! Kaj mi ankaŭ ŝatus aranĝi vesperojn laŭ la modelo de la lingvaj vesperoj de “Jo de Bruges” en Tuluzo. Sed tion ni vidos pli poste…

Interesaj ligiloj :
pri la planita Esperanto-Centro
la retejo de UK
la ludaj vesperoj de Tuluzo

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: