Vinilkosmo ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi 2009

2009.09.05

Okaze de la fermo de UK en Bjalistoko, Vinilkosmo la eldonejo starigita de EUROKKA ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi 2009, ankaŭ nomata “esperantista pacpremio”, ĉar ĝin oni donas pro agado, kiu antaŭenigas internacian amikecon kaj pacon.

Vinilkosmo kontribuas al tio per muzikaj rimedoj — tiel rezonis la estraro de UEA.

La premio konsistas el diplomo, kiun transprenis en Bjalistoko Jeanne-Marie Cash por transdoni al la respondeculo de Vinilkosmo kaj EUROKKA en Donneville (Tuluzo/suda Francio/Okcitanio). Krome, la premio konsistas el la sumo de 2000 € kiujn Vinilkosmo dediĉos por financi kaj novan projekton de albumo de esperanto-artisto kaj, tra EUROKKA, por financi esperanto-artistan programadon kadre de turneo aŭ kultura aranĝo aŭ festivalo en la venontaj monatoj.

La tuta teamo de Vinikosmo/EUROKKA dankegas la UEA-estraron pro la atribuo de la premio kaj akceptas kun granda plezuro kaj honoro tiun premion kiel agnoskon al la 21jara esperanto-muzika agado kiu strebas kontribui al paco kaj interkompreniĝo en la mondo per esperanto-muzika kulturo.

Floreal Martorell (Flo)

Respondeculo de Vinilkosmo kaj EUROKKA

Transdono de la Diplomo Onisaburo Deguĉi 2009 al Vinilkosmo
Transdono de la Diplomo

PS : Fotoj videblas en la blogo cxe http://vinilkosmo.ipernity.com

kaj ne forgesu viziti la novan fresxe kreitan MP3-Servon cxe

http://www.vinilkosmo-mp3.com

Advertisements

Unu Respondo to “Vinilkosmo ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi 2009”

  1. esperantof said

    Gratulegon al Flo, kiu dediĉis nekalkuleblajn tempon kaj energion por realigi tiun admirindan laboron! Li ja meritegas tiun rekompencon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: