La dua vespero de Yoandra kaj Norberto

2009.10.23

La dua vespero de Yoandra kaj Norberto, niaj du kubaj invititoj, okazis en Belcastel, en Tarn. Ni estis dek sep ĉirkaŭ la tablo, niaj du amikoj, kvar esperantistoj de Tuluzo kaj anoj de la grupo de Lavaur. Ĉiu el ni estis alportinta kelkajn specialaĵojn (fungojn, kolbason, salatojn ktp…). Yoandra miris pri la aŭtunaj fruktoj, ĉefe pri la vinberoj, la pomoj kaj la piroj, kiuj ŝajnis al ŝi veraj eksterordinaraĵoj!

belcastel1

Brulis fajro en la kameno. Feliĉe, ĉar yoandra ne bone eltenis la eŭropan malvarmon. Ŝi restis la tutan vesperon apud la fajrejo.

Pluraj ĉeestantoj estis vizitintaj Kubon, interalie Sylvie, de Lavaur, kiu vivis tie plurajn jarojn. Ĝi ne estis speciale organizita renkontiĝo, sed pli ĝuste agrabla vespermanĝa babilado. Niaj kubaj amikoj estis forlasontaj Tuluzon la sekvantan tagon al Béziers. Bonan finon de vojaĝo!

belcastel2

Verkis LA GRUPO DE LAVAUR

Advertisements

2 komentoj to “La dua vespero de Yoandra kaj Norberto”

  1. le chaz said

    Mi ŝatis aŭskulti ilian prezenton en Tuluzo. Ankaŭ tie estis agrabla vespero.

  2. Norberto Díaz Guevara said

    Ni estas vere kontentaj, ke danke al Esperanto ni
    povis dum tri monatoj amikigxi al multaj gesamideanoj, kaj konatigxi kun la lokaj kutimoj kaj kulturoj.

    Ke niaj intervenoj estis sxatataj, estas la plej bona
    premio por ni, kiuj volis elkore transdoni Kubajn
    detalojn (kulturon, varmecon, amikecon…).

    Por cxiam restos en niaj memoroj, la agrablaj momentoj
    pasigitaj cxie, kaj la afableco kaj gastigemo de
    multaj homoj, kiuj dedicxis sian tempon kaj atentemon
    al ni.

    Korajn dankojn al cxiuj.

    Elkore, el la kariba Kuba insulo,

    Norberto kaj Yoandra.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: