La Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko

2010.03.10

Inaŭgurite kelkajn tagojn antaŭ la 94-a Universala Kongreso, ĝi estas dependaĵo de la Bjalistoka Kulturcentro, kiu mem estas urba instanco de la komunumo. En ĝi laboras ĉirkaŭ dek personoj, kiuj ne estas esperantistoj – kvankam kelkaj el ili lernas la lingvon – sed simple dungitoj de la urbodomo. Esperantistoj foje miskomprenas la celon de la Centro: ĝi ne estas reklamadi kaj diskonigi esperanton, sed “fariĝi la renkontiĝejo kaj la dialogejo por ĉiuj loĝantoj de la diverskultur- kaj diversnaciejo, kia estas Podlaĥio […]. Ni revas ke la Centro iĝu ne nur laŭ planoj, sed ankaŭ per ĉiutaga praktiko, loko de konkretaj agadoj de Centro de Dialogo kaj Interkultura Edukado.” Kompreneble, Esperanto ja rolas kadre de tiu celo: ekde septembro, la Centro ofertas Esperanto-kurson al kiu aliĝis abunda partoprenantaro danke al potenca reklamado, kiu uzis la oficialajn informkanalojn de la Bjalistoka Kulturoficejo.

Sed la Centro Zamenhof estas multe pli ol tio. En la malsupra etaĝo loĝas ĝia konstanta ekspozicio, kies temo, “Bjalistoko de la juna Ludoviko”, ne tuŝas rekte Esperanton, sed celas montri la aspekton de la tiama urbo per fotoj, kaj ĝian multkulturecon. En siaj aliaj ĉambroj, la Centro gastigas portempajn ekspoziciojn, prelegojn, koncertojn, aktivaĵojn, kaj oficejojn de la Kulturcentro. Aliĝinte al la reta informbulteno de la Centro, vi surpriziĝos pro la riĉaj programeroj regule prezentataj.

Menciindas la baldaŭ realigota projekto de biblioteko, kiu prezentos vastan kolekton de libroj en kaj pri Esperanto. Tiun kolekton oni starigis danke al donacoj de esperantistoj kaj esperanto-grupoj el diversaj landoj. Bona novaĵo estas, ke tiu biblioteko estos tute profesie mastrumata: ĝi estos dependaĵo de la regiona podlaĥia biblioteko, kiu konservos tiujn valorajn kulturaĵojn samrange kiel la ceterajn. La biblioteko de la Centro Zamenhof ekfunkcios probable fine de la printempo.

Nenie en la mondo ekzistas tia loko, kia la Centro Zamenhof. Ĝi jam estas privilegia loko de nia esperanto-kulturo, kaj samtempe instanco tute ekstermovada pro ĝiaj oficialeco kaj financateco. Indas pli bone koni kaj konigi ĝin. Se vi ne havas la ŝancon iam viziti Bjalistokon, ankoraŭas la ebleco viziti ties retpaĝon!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: