Impresoj pri FESTO 2010…

2010.09.16

“Estis mia unua renkontiĝo. Mi ŝatis la homojn, kun kiuj mi parolis. Ili estis afablaj homoj — eble kiel ĉiuj FESTO-anoj. Mia plej granda memoraĵo estas LA buso. Estis tre malnova buso, kiu estis tiom ĉarma, ke en Tuluzo du virinoj enbusiĝis sen scii kien ĝi veturos (al Donneville). Bonŝance por ili, mi trovis ilin reen sur la vojo dum ili petveturis!”
Philippe

“FESTO estis mia dua kongreso. Estis interesa renkontiĝo. Muzikoj, ludoj, bieroj, afablaj homoj. Iomete pli facile ol en mia unua renkontiĝo en Reus. Mi estas komencanto. Kiam ne estas tro lauxta muziko, estas tre bona loko por paroli!”
Marc

“Kion diri pri FESTO 2010? Estis mojosa etoso, kun specialaj sed tamen bonaj vivkondiĉoj. Kiam mi unue vidis kiel ni vivos, mi estis surprizita. Sed tre rapide, kiel ĉiuj la aliaj, mi alkutimigxis kaj simple ĝuis la renkontiĝon. Dankon al ĉiuj pro la laboro kaj pro tiu ege bona semajno!”
Anne-Emilie

“FESTO, kiu okazis apud Tuluzo kie mi loĝas, estis mia unua renkontiĝo. Kaj mi vere ĝuis ĝin! Mi estis la respondeculo pri la bicikloj. Estis iomete streĉa afero, sed finfine mi retrovis ĉiujn biciklojn! Mi amikiĝis kun multaj homoj el diversaj landoj, multe amuziĝis, kaj nun Esperanto-renkontiĝoj estas drogo, mi jam aliĝis al JES en Germanio!”
Sébastien

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: