PRINTEMPAJ FLOROJ

2012.04.07

Jen aprilo, ekaperas printempaj floroj…
Inter ili la lasta numero de via krokodil’, laŭ malnova versio. La nova retejo ankoraŭ ne pretas. La monato ekis sufiĉe malvarme, la ĝermado iom malfruas sed certe ĝi aperos antaŭ la somero.
Post du semajnoj aperos la plej rara, pirenea floro, la Krokodila Renkontiĝo, jam dudek personoj aliĝis, ankoraŭ eblos partopreni, por ĝui aŭ eĉ nur flari ĝin. Sed hastu, kiel eble plej frue aliĝu rete (http://krokodila2012.wordpress.com).

Bildo

En junio, aperos hungara floro, nia nova volontulino Szofia, kiu, pro jama volontulado en Bjalistoko, ne povos liberiĝi antaŭ tiu monato. Ŝi tamen restos unu plian semajnon en julio.
Iom poste floros la tutmonda skriba KER-ekzameno, la 9an de junio, plurpetala kaj vitaminplena, laŭplaĉe B1, B2, C1.
Sed tiuj menciindaj floroj ne forgesigu kaj malkreskigu niajn kutimajn kaj ĉiam vizitindajn rendevuojn, manĝo-klaĉojn, staĝojn,   diskutvesperojn… Akvumu vian lingvon per interesaj diskutoj kaj riĉaj renkontoj.
Kaj ne forgesu ke sen bonvolemaj ĝardenistoj, sen minimuma (kun)laboro,  floroj malbone kreskas…, helpu nin deĵori ĉe budoj, diskonigi kursojn kaj atelierojn, riĉigi aranĝojn … Tio verdigas la manon kaj varmigas la koron.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: