Rumanino prelegas en Tuluzo pri sia lando

2012.04.07

Jaŭdon la 29-an de Marto en ENSEEIHT de Tuluzo dudekkelke da tuluzanoj (preskaŭ ĉiuj esperantistoj) aŭskultis kun plezuro la prelegon pri Rumanio de Rodica Todor, prezidantino de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio). Brile tradukis ĝin Daniel Maynau.

La preleganto prezentis al ni “sian Rumanion” kiel ŝi diris, iom malsaman de tiu diskonigita de ŝablonoj sufiĉe disvastigitaj. Ŝi traktis multajn temojn : geografion, politikon, ekonomion, historion… Ni konatiĝis kun la diverseco de tiu lando, kiu ŝajnas situanta ĉe la orienta ekstremo de Eŭropo dum ĝi estas fakte mezdistance inter Atlantiko kaj Urala montaro, t.e en la centro mem de nia kontinento, kiel ŝi atentigis nin. La diverseco estas videbla ne nur en la pejzaĝoj, la klimato sed ankaŭ en la kutimoj de la loĝantaro (kunekzistado pacema de pluraj naciecoj kaj religioj naskita de multmova historio).

Poste ni ĝuis virtualan rondiron kaj la multaj fotoj ebligis al ni admiri la ĉefajn urbojn de la tuta lando kun iliaj preĝejoj kaj aliaj belaj monumentoj.

Fine de sia parolado, Rodica respondis tre afable al la demandoj metitaj de la aŭskultantaro kaj invitis nin viziti ŝian landon.

Paule Burnel

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: