Tutmonda skriba KER-ekzameno la 9an de junio

2012.04.07

Kiel ni informis en la pasinta Krokodil’, UEA lanĉos unuafoje en la tuta mondo skriban ekzamenon por ĉiuj personoj, kiuj deziras akiri atestilon pri sia kapablo en Esperanto, konforme al la niveloj B1, B2 kaj C1 de la Komuna Eŭropa Referenc-Kadro.

Tiu granda evento okazos la 9an de junio en pli ol 20 urboj, inter kiuj estas Tuluzo. Por taksi vian nivelon, eblas elŝuti la specimenojn el la retejo de edukado.net aŭ kontakti nian asocion.

La tutmonda ekzameno estas skriba, sed ĝia atestilo estas memstara kaj havas propran valoron eĉ sen la parola parto. Vi konservos la elekteblon trapasi tiun duan parton en alia okazo (precipe dum kongresoj).

Aliĝi por trapasi la tutmondan ekzamenon eblos ĝis la 15a de majo (kontaktu nin).

Jam aliĝis 90 personoj. Ĉu ankaŭ vi volas sperti ĝin?

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: