Ankoraŭ 3 tagoj por aliĝi favorpreze al IJS en Hungario!

2012.06.25

HEJ (Hungara Esperanto-Junularo) ankaŭ ĉi-jare okazigos sian Internacian Junularan Aranĝon (IJS) kaj elkore invitas vin ĉeesti. La evento okazos en tre taŭga tempo (tuj post SES kaj antaŭ FESTO), inter la 30a de julio kaj la 5a de aŭgusto, proksime al la hungara ĉefurbo. Aldone ankaŭ karavana kunveturo eblos al kaj de IJS.

Kial indas ankoraŭ partopreni? Ekzemple pro…

– koncerto de JoMo,
– la tradicia kaj bonfreneza akvobatalo,
– la vigla kaj amuza vespero kun aŭkcio kaj kazino,
– kuirateliero kun Petra,
– ĵonglado kaj produktado de ĵongliloj kun Zsófi,
– budapeŝtumo (+1 tago) kaj bambumo,
– libera kaj neformala postkongreso,
– la fabeleca loko…
– kaj ĉar atendas vin entuziasma, afabla organizanta teamo, kiu esperas je IJSa renkontiĝo kun vi. 😉

Gxis la 30-a de junio vi povas aliĝi en rabatita aliĝperiodo!

Pliaj informoj kaj aliĝilo troveblas ĉe http://www.ijs.hu/eo.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: