Saluton Karaj Asocianoj!

Mi estas Zsófia Pataki el Hungario, kelkaj de Vi jam konas min de la Manĝoklaĉoj, aŭ de la semajnfina staĝo. Mi alvenis al Tuluzo antaŭ unu semajno, kaj mi restos kun vi ĝis la unua semajno de julio.

Mi estas sufiĉe nova esperantistino, mi konatiĝis kun Esperanto antaŭ malpli ol du jaroj, kiam komenciĝis esperanta fako en mia universitato. Mi ĉiam interesiĝis pri lingvoj, kaj mi scivolis, kiel aspektas artefarita lingvo, kaj kiel homoj uzas ĝin. Post duonjaro da studado mi partoprenis mian unuan renkontiĝon, la IJF-n en Italio. Tiam mi konis neniun kaj malbone parolis la lingvon, sed mi tuj enamiĝis kun la movado kaj ekkonis multajn novajn amikojn. Maje mi ekzameniĝis pri Esperanto, kaj en junio mi finis mian universitaton en la fako plenkreskuledukado. Somere mi partoprenis la Roskilde Festivalon en Danio kun esperantistoj, kaj helpis dum la organizado de IJS (Internacia Junulara Semajno en Hungario).

En septembro 2011 mi translokiĝis al Pollando, al Bjalistoko, kie mi laboris 9 monatojn kiel volontulo ĉe la Bjalistoka Esperanto-Societo. Mia lingva nivelo multe pliboniĝis, mi eksciis novajn aferojn pri la movado kaj mi eklernis kiel instrui esperanton. Dank’ al Esperanto mi multe vojaĝis dum la jaro kaj mi vizitis kiel eble plej multe da aranĝoj. Proksimiĝante al la fino de mia volontulado en Bjalistoko, mi eksciis, ke ankaŭ Tuluzo serĉas volontulon, kaj mi tre ĝojis, ke mi povis veni por unu monato. Mi ĝojas, ke mi povas ekkoni tiun belan landon, aktivajn esperantistojn, kaj la francan lingvon, kio estas same malfacila por mi, kiel la pola.

Somere mi kunorganizos kelkajn aranĝojn: IJS-n en Hungario, kaj SES en Slovakio. Mi kore invitas ĉiujn al ambaŭ aranĝoj! Komence de majo mi iĝis estrarano de HEJ (Hungara Esperanta Junularo), kaj mia celo estas pliaktivigi la junularan movadon, almenaŭ en mia universitata urbo, kie mi instruos la venontajn lernantojn en la esperanta-fako. Tre plaĉas al mi la aktivado de Tuluzo, kaj mi esperas, ke mi eklernos kelkajn aferojn, kiujn mi povos utiligi dum mia agado en Hungario.

Mi ŝatus multe de Vi ekkoni, kaj vivigi la internacian lingvon!

Ĝis espereble baldaŭ!

Advertisements

En la kastelo Grezijono, inter la 8a kaj la 15a de Aŭgusto okazis FESTO.
Kiel kutime, ĉiuvespere estis koncertoj, dank’al Floreal Martorell, kiu ĉiam perfekte zorgas pri ĉiuj muzikteknikaĵoj.
Bonŝance la vetero estis preskaŭ ĉiam bona, kaj la scenejo, antaux la kastelo, estis en mirinde belega loko, ĉefe kiam la koncertoj komenciĝis dum la sunsubiro!


Fakte, dum la tuta semajno, mi estis sufiĉe okupata, mi estis kuirhelpanto ofte kaj tagmeze kaj vespere, sed estis ĉiam bona etoso, kaj ni multe babilis kaj ridis en tiu kiurejo!
Mi tamen feriis dum unu tago por partopreni la ekskurson al la apudaj kasteloj, en unu el ili, la gvidistino estis bo-filino de Esperantistino kiu ofte venas al Grezijono, eĉ se ŝi ne parolis la lingvon!
Ni tamen provis intertrakti kun ŝi ke la venonta FESTO okazu en tiu luksa kastelo, sed ni bedaŭre ne sukcesis konvinki ŝin.
Nun mi estas en la Centra Oficejo de UEA, kien mi iris rekte de FESTO por labori kiel volontulo ĉe TEJO dum unu jaro.

Kelkaj pliaj fotoj

Verkis Sebĉjo

Unua objekto estis Saturno, kiu troviĝis tiam en Virgo. Ĝi montris siajn ringojn kaj striojn.

Dua objekto. Post tiu bela planedo, mi celis teleskope ĉe la konstelacio de Herkulo, pli precize ĉe M13 kiu estas globa stelamaso farita el pli ol pluraj centmiloj da steloj. Tial ĝi nomigxas M13. Malkovrita de Edmond Halley en 1714, Charles Messier aldonis ĝin en sia katalogo en 1764. Ĝi do portas la M de Messier en sia nomo.

Tria objekto. Sekve, ni iris ĉe Liro en kiu troviĝas Vego, kiu estis nia norda stelo antaŭ kelkaj miloj da jaroj. En tiu konstelacio mi celis M57 kiu estas eksstelo. Ni vidas nun nur la gason, laŭ ringa formo, kiu eskapis el tiu stelo kiam ĝi mortis.

Kvara objekto − M8 situas ĉe sagitario, sude kaj proksime de la horizonto, lime de Lakta Vojo. Fakte estas du objektoj. Unu estas nebulozo kaj la alia estas malfermita amaso. Sed ĝia malalteco super la horizonto necesigas bonan ĉielon.

Kvina objekto − M17. Nebulozo laŭ “artikeca” formo. Ĉiam en la sama konstelacio. Eble ni devus fumi por plibonigi la vidon.

Sesa objekto M27. Planeda nebulozo kiel M57. Ĝi estas eksstelo kiu mortis forigante gason videblan laŭ formo de ronĝita pomo. Ĝi lokiĝas ĉe konstelacio de Vulpino.

Lasta objekto, M51 lokita ĉe konstelacio Ĉashundoj. Du galaksioj, unu manĝanta la alian. sed por vidi tion, oni bezonas bonan ĉielon kaj praktiki malrektan vidadon. Tiel ni ne plu uzas la konusojn de la okulo sed ĝiajn bastonetojn, kiuj pli sentivas. Eble alian fojon ni pli parolos pri tio.

PS: La bildoj enmetita en tiun artikolon ne tro malsimilas de la objektoj videblaj per la teleskopo, kiun ni uzis, kvankam estas diferenco kun nia observado.

Verkis Marko Roger

Kvinope ni emocie klinis sur la tombon de Zamenhof en la juda tombejo de Varsovio en Pollando.


Historio spruĉas ĉie en tiu lando, kaj la spuroj de militoj aperas ne nur en muzeoj, sed en la stratoj de la urbo.
Sed, kiom da ĝojo legi inter la linioj de la busoj : ESPERANTO, ĉe angulo de strato : ul. Zamenhof, en alia, esperanto strato…. Ĉiuj varsovianoj almenaŭ  aŭdis pri la lingvo, eĉ kelnerino kiu bedaŭras ke ŝi neniam lernis ĝin….

Fakte la plejparton de la zamenhofaj spuroj, ni malkovris en Bialistoko, naskiĝurbo de nia heroo.


Kune kun Pŝemek, ni vagadis tra la kvartaloj kie juna Zamenhof ludis, lernis, studis, kreis, kaj ankaŭ suferis. Ĉie en la urbo vizitanto povas sekvi la allogajn priskribojn pri la vivo de la kreinto de la lingvo. Statuoj, skulptaĵoj, desegnaĵoj, verkoj videblas tra bela promenado en Bialistoko.
Post interesinda vizito de prezentado de la urbo dum la epoko de Zamenhof, afabla Ula varme akceptis nin en la esperanta bibilioteko, kie, trinkante teon, ni aŭskultis  pri la esperanta etoso de la tiea kulturcentro kaj pli….


Kion diri pri la renkonto en « esperanto kafo » kie ĉiuj parolantemuloj kuniĝas ĉirkaŭ tabloj kie ŝildo anoncas la lingvon. Ni mire konstatis ke en Bialistoko, vi povas elekti paroli ĉu en la esperanta, hispana, angla, itala, rusa, portugala, franca lingvo. Kompreneble la esperantan rondon ni elektis , vigle babilante, trinkante dolĉan tipan trinkaĵon.
Alveninte en Toruno, urbo de fama Koperniko, varma akcepto de Teresa kaj Irena plenigis niajn korojn : promenado en bela, vivplena urbo, mirinde prezentita de niaj ĉiĉeroninoj… esperantlingve, kompreneble.

Ĉu vi pensis ke mi forgesis la kialon de nia emo vojaĝi al Pollando ?
La plej bonan, mi elektis flankgardi por la fino : revidi niajn karegajn geamikojn, Agnieszka, Krzysztof kaj ilajn tri filinoj, Zelia, Nastia kaj Miuka.

Ni tiom bele kunvivis en esperanta etoso en francio, ke ni vere ŝuldis tiun viziton al ili !

Jes, mi povas konfesi ke la esperanta familio tra la mondo proponas neatenditajn rilatojn, kaj sincere ligas la homojn trans la limoj de la lingvoj.
Verkis Evelyne

LOPPSI2  , mallongigo de Loi d’orientation et de programmation pour la performance de la sécurité intérieure” estas leĝo, adoptita de la franca nacia asembleo la 8an de februaro 2011.  Ĝi estas  la lasta ero de longa listo de liberminacantaj leĝoj adoptitaj en Francio. Ĝi estas celo de multaj kritikoj de partioj, sindikatoj, asocioj (kuniĝintaj ene de la kolektivo CLEJ), kies aktiviĝo kaj informkampanjo ne sufiĉis por bari ĝian adopton. Tamen, 14 artikoloj estis nuligitaj de Konstitucia Konsilio la 12an de marto.

LOPPSI 2 Ne Glutu!Leĝa fatraso kiu minacas ĉiujn kaj ĉiun…

Tio, kion ĝi ĉefe donacas, estas vastega povo por la polico kaj la juĝistaro. Tiel ĝi endanĝerigs la individuajn rajtojn nome de la batalo kontraŭ serio de ĉiaspecaj plagoj kurioze kunmiksitaj, inter kiuj estas “deliktado” (sed ne la financa deliktado), “ciberkrimado”, “trafika nesekureco”, “pedofilia pornografio”.

Minacataj, ekzemple:

  • komuniklibereco, per filtrado de interreto
  • respekto de la privata vivo, per disvolvo de videoprigardado kaj ties deŝtatigo.

Minacitaj, ekzemple la malamikoj de la socio (laŭ la reganta faŝismiĝanta ŝtato) :

  • la infanoj (la arestitaj redeliktintaj neplenaĝuloj povas esti resenditaj antaŭ la infanjuĝiston ne pasinte tra la oficejo de la infanjuĝisto)
  • la malliberuloj (plia uzado de videokonferenco por ebligi pridemandi per filmilo la malliberulojn ne eligante ilin el la malliberejo).
  • la eksterlandanoj, kompreneble, propekaj kaproj preferataj de la ŝtato dum ekonomiaj krizoj. La duobla puno ne nur reaktiviĝas, sed estas konfidita al popolaj ĵurioj. La leĝo efektive antaŭvidas la eblon deklari krompunon kontraŭ eksterlanda krimulo per teritorimalpermeso.
  • tiuj, kiuj deziras vivi alimaniere. La artikolo 32 Ter A celas la nefiksan kaj provizoran loĝadon : pri tiu parto de la leĝo, legu la retejon de kolektivo de tielaj loĝantoj.

En Tuluzo…

De kelkaj monatoj, kontraŭantaroj organizas sin por informi kaj batali kontraŭ partoj aŭ tuto de la leĝo. En Tuluzo pluraj demonstracioj, kuniĝoj estis organizitaj, kaj 2 tendaroj instalitaj en publikaj parkoj laŭ la Garono kaj en la Universitato.

En la pirenea vilaĝeto Arrout,  kie Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo organizas semajnfinajn kursojn, 2 gejunuloj Tom kaj Léa, instalis antaŭ 2 jaroj jurton kiel simplan loĝejon konsente kun la terenposedanto kaj la komuno. Ilia proceso bone montras kiugrade ĉiuj, kiuj deflankiĝas de la normo, kaj tiuj, kiuj subtenas ilin, estas rekte kaj fizike atakataj. (Video1, Video2 en la franca)

Mi invitas vin viziti tiun paĝaron antiloppsi2.net, kiu informas (france) pri la danĝeroj de la leĝo kaj kunordigas la agojn kontraŭ ĝi. Elŝutu kaj legu  dosieron (ankaŭ en la franca) kiu analizas la leĝon (far la kolektivo CLEJ – Collectif Liberté Egalité Justice).

Ni informiĝu! Ni rezistu!

Vidu, inter dudek homoj, niaj afablaj gvidantoj, Marion kaj Christophe, disdonis strangajn paperetojn al ĉiu, eĉ al la komencantoj kiuj ankoraŭ ne malkovris la lingvon. Ni devis sekrete legi misteran frazon konsistante el du partoj, kaj poste kaŝi la paperon, aŭ gluti ĝin…

Dum du tagoj, ni devis atente provi diri la unuan parton de nia frazo, kaj kiom plej atente aŭskulti ĉu iu diros la duan parton… Se jes, vi gajnis la unuan parton de la ludo, trovinte vian paron. Sed, vi povas plibonigi la aferon se vi sukcesas malkovri la aliajn parojn… Mi ne klarigos al vi la strangajn babiladojn, kiuj okazis inter la homoj…

La programo ebligis la partoprenantojn ĝui belegan promenadon ĝis apuda vilaĝeto, kie eblis admiri malnovan preĝejon, malnovan hidraŭlikan draŝmaŝinon, interparoli kun afablaj vilaĝanoj… kaj profiti la belan sunan veteron, laŭ la tiel nomita “indiana somero”.

Kompreneble, kiel kutime, vespere ĉiuj ĝojis transloĝiĝi en tiu ĉi virtuala vilaĝeto, kie homlupoj kutimas mortigi vilaĝanojn, kie geamantoj protektas unu la alian, klarvidino decidas ĉu orienti aŭ ne la enketon. Kaj ĉiu akuzato ĵuras ke li senkulpas, krias, defendas sin, kaj fojfoje tiel bone mensogas ke li sukcesas trompi ĉiujn: fripono!

Sed, hororo, kiam, tuj post la dimanĉa matenmanĝo, oni malkovris kadavron en la ĝardeno…Kiu, kiam, kial, kiel? Kaj denove, sen forgesi nian sekretan frazon, duope, triope, la gajaj ĉeestantoj provis liveri alibiojn, pruvante ke ili estas sunkulpaj!

Vi ja komprenis, ĉu ne? Tia etoso nepre incitas la homojn paroli, kaj ridi! Des pli ke partoprenis Kataluno kaj Germanino, ju pli malmulte krokodilis la francoj. Fine de la renkontiĝo, ĉiuj enigmoj solviĝis, kaj la esperantistoj disiĝis afable, kun malpeza koro…

Evelyne

Junulara Esperanto-Semajno, kiu okazis apud Berlino, estis mia unua eksterlanda renkontiĝo, kaj mi tre ĝojis partopreni ĝin, kvankam mi tre lacis, dum kaj post la renkontiĝo!

Fakte, la vojaĝo estis tiel amuza kiel la renkontiĝo! Mi volis iri al JES per du noktotrajnoj: Tuluzo – Parizo kaj Parizo – Berlino por viziti la francan ĉerfurbon, mi malkovris la teruran metrosistemon, kaj iris al la plej gravaj lokoj… Vespere, mi renkontis amikon kun kiu mi devis voĵaĝi al JES ekde Parizo. Ni atendis nian trajnon, sed finfine ĝi estis nuligita… SNCF proponis al la vojaĝantoj dormi en seĝoj, en iu trajno atendante la morgaŭan trajnon… Sed feliĉe, iu afabla esperantisto kiu loĝis kvar metrostaciojn for de la stacidomo proponis ke ni dormu ĉe li, la vespero estis tiel bona ke ni preskaŭ ĝojis pri nia aĉa situacio!

Pri JES, precipe, ni festis, amuziĝis kaj enlitiĝis tre malfrue… Mi partoprenis ekskurson al Cottbus, belega kaj tre interesa urbo, ni havis gvidantinon germanlingvan kaj mia amiko Zeb tradukis esperante al ĉiuj! Post la gvidado, tiu gvidantino interesiĝis pri ni kaj demandis de kiu lando ni venas, kaj diris ke antaŭlonge, ekzistis esperantklubo en Cottubus.

La novjarvespero estis la plej bona de mia tuta vivo, multaj estis vestitaj bele kaj freneze kelkfoje! Fakte, mi festis ĝin dufoje, mi estis kun grupo de geukrainoj kaj mi festis kun ili la Ukrainan novjaron, unu horo antaŭe! “Snovim Godom” ili kriis: feliĉan novan jaron ruse! Iu amiko festis ĉiujn novjarojn de la mondo ĉiuhore, li feliĉis! Mi estis tro serioza, ne sufiĉe freneza por fari same, sed venontjare mi feliĉos kun li.

Nun, restas en mia menso neforgeseblaj memoraĵoj kaj mi certe partoprenos denove venontjare tiun mojosan renkontiĝon!

Sebĉjo

Mi ne povis partopreni la unuan en aprilo, kaj mi tion bedaŭris. Ĉifoje, mi ne maltrafis la seminarion de ILEI, denove gvidita de Xosé Condé el Barcelono. Aliĝis 10 instruemuloj aŭ jam instruintoj, instruistoj. Triono estis tuluzanoj, triono venis de la regiono kaj triono de pli malproksime: Pariza regiono, Troyes, Dordogne… Eĉ unu argentino ĉeestis la seminarion kiel observanto, tute hazarde (tamen trafe) vizitante Tuluzon tiun semajnfinon.

La unuan tagon, post kelkaj bazaj informoj pri pedagogio kaj pri historio de instrumetodoj prezentitaj de Xosé, ni poste praktikis, kaj duope preparis kurseron.

Vespere, okazis manĝo-klaĉo en la sama loko kaj kelkaj esperantistoj de Tuluzo kuniĝis. Post la manĝo, Xosé  diris por ni galegan (Xosé estas galego) kaj belegan ekzorcon (“ekzorco de la brulaĵo”,  sorĉo kontraŭ la malbonaj spiritoj kiuj abundas en Galegujo…) kaj samtempe preparis trinkindan kaj bonegan miksaĵon. La fajro stariĝis, la ĉambro ne brulis kaj la etoso varmiĝis…

“…Putritaj truitaj kanoj, hejmo de vermoj kaj bestaĉoj, fajro de la vaganta animaro…” iom timege sed ne tro.

Dimanĉe, ĉiu duopo rollude prezentis sian kurseron.  Observi la aliajn en diversaj instrusituacioj, vidi plibonigindaĵojn, konsciĝi pri kio mankis en nia preparado…Estis tre amuze, kaj tre lernige. Do, nu, mi kolektis multajn novajn ideojn, strebojn por la venontaj semajnfinoj en Arrout, kaj por la kursoj, kiujn mi okaze gvidos en Tuluzo.

Lernontoj, preparu vin!

La principo

La vermokompoŝtado ebligas redukti kaj valorigi siajn rubojn per nova uzo en la tero de siaj ĝardeno aŭ florpotoj. Malkiel la tradicia kompoŝtado, la vermokompoŝtado ebligas diserigi siajn rubojn eĉ en apartamento – ekzemple, metinte la kompoŝtujon en sian kelon. Efektive, la vermoj amas la lokojn mallumajn, nek tro sekajn nek tro malsekajn, kun konstanta temperaturo (inter 13 kaj 25°C). La vermokompoŝtado estas multe pli rapida ol la klasika.

Tiu proceso ebligas fabriki du produktojn tre interesajn por via tero:

  • la vermokompoŝto, tre nutriga kaj riĉa sterko.
  • la kompoŝtosuko (aŭ kompoŝtoteo), kiu same utilas kiel sterko. Oni uzas ĝin dissolvita por nutri la plantojn (1 volumo de kompoŝtosuko en 10 volumoj de akvo).

La vermojn necesajn vi povas aĉeti en fakvendejoj, sed ankaŭ eblas ricevi kelkajn de iu, kiu jam havas vermokompoŝtujon (ili reproduktas sin sufiĉe rapide). Ili nutras sin per organikaj ruboj: ĝardenruboj, ŝeloj, tesakoj, kafofiltriloj, gazetpapero, fruktoj kaj legomoj. Oni prefere evitu citrusojn, poreojn kaj cepojn, kiujn ili ne ŝatas.

La materialo

Fabriki sian propran vermokompoŝtujon tre facilas kaj estas preskaŭ senkoste. Por fabriki trietaĝan kompoŝtujon, vi bezonos kvar polistirenajn skatolojn kaj unu kovrilon kutime uzatajn por transporti fiŝaĵojn. La fiŝvendistoj ĝenerale konsentas fordoni al unu sia kliento materialon kiun ili kutime forĵetas. Notindas, ke fabrikante vian kompoŝtujon vi kontribuas reuzi malekologian materialon.

Tri skataloj kuŝos unu sur la aliaj, kaj la kovrilo supre. Por eviti envenon de insektoj kaj muŝetoj, la skatoloj devos esti ĝustigitaj tiel, ke ne estu interspaco.

Unu metodo

Ekzistas diversaj metodoj por fabriki vermokompoŝtujon: tiu priskribita ĉi tie estas nur unu ebla inter diversaj aliaj.

Kutime, la polistirenaj skatoloj kiujn oni trovas en fiŝvendejoj havas truojn ĉe la anguloj de la fundo. La truojn de ĉiuj skatoloj vi devas ŝtopi. Por tion fari, vi uzos la kvaran skatolon! Eltranĉu el ĝi polistirenajn pecojn, iomete pli grandajn ol la ŝtopendaj truoj, kaj enŝovu tiujn pecojn en ilin.

La unua skatolo estas tiu, en kiu kolektiĝos la kompoŝtosuko. Nun, vi devas prepari la du aliajn, kiuj gastigos la vermojn kaj ricevos la kompoŝton.

Prenu ŝraŭbilon, distruu per ĝi la fundon de ambaŭ skatoloj. Tiuj truoj utilos por ellasi likvaĵon (la kompoŝtosuko) kaj ebligi al la vermoj transiri de unu skatolo al alia.

Poste, vi faru la kovrilon. Prenu kudrilon, kaj distruu la kovrilon en multaj lokoj. Tiuj truoj enlasos la aeron por ke la vermoj povu spiri. La truoj ne estu tiel grandaj, ke la vermoj povu foriri!

Multajn fotojn vi povos trovi sur tiu retpaĝo, kiu multe helpis por la redaktado de tiu artikolo.

Kristof

Xosé kun la partoprenantoj de la aprila seminario

Post la sukcesa seminario pri esperanto-instruado, organizita en pasinta aprilo de EKC helpe de Tuluzaj Esperantistaj Fervojistoj kaj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ni tuj ekpensis, ke tian seminarion ni devos reokazigi. Pri tiu intenco ni jam parolis en la raporto pri la seminario, kiun vi povis legi en La Krokodil’. Jen plipreciziĝas la afero: ni povas anonci al vi, ke nova seminario okazos la semajnofinon de la 27a kaj 28a de novembro.

Kiel la unua, tiu seminario estas titolita “Instrui Esperanton: metodika seminaro”. Ĝi dediĉiĝas unuavice al tiuj dezirantaj instrui Esperanton sed ne havantaj teorian aŭ praktikan bazon. La seminario donos al vi rapidan superrigardon al la diversaj metodoj de lingvoinstruado, kaj kelkajn bazajn teknikojn.

Refoje, gvidos tiun seminarion nia amiko Xosé, kiu vojaĝos de Katalunio ĝis Tuluzo. Xosé instruas Esperanton, kaj estas trejnanto pri esperanto-instruado en la kadro de la programo “Flugiloj de Malfacila Vento”, kies celo estas plialtigi la nivelon de esperanto-instruado en nia movado, speciale tiun de la junaj esperantistoj.

Por tiu dua okazo, cele al pli granda kvalito de la seminario, ni decidis limigi la nombron de partoprenantoj je 10 personoj. Cetere, ni prioritatigos tiujn, kiuj jam instruas Esperanton aŭ havas projekton instrui.

La aliĝilon vi povas elŝuti sur tiu paĝo.