À l’invitation du groupe local de SERVAS, un atelier de découverte de l’espéranto s’est tenu le jeudi 5 janvier au local de l’association Faitéco dans le quartier des Minimes.

Des participantes de l’atelier ont rédigé un compte-rendu à lire sur le site de SERVAS France, qui rappelle la grande parenté des valeurs mise en avant par le mouvement SERVAS et le mouvement espérantiste.

SERVAS est un réseau international d’hôtes et de voyageurs destiné à développer la paix et les liens de fraternité entre les peuples.

servas logo

Advertisements

Mi foriris la 7an de novembro. Aŭtuno en Tuluzo sed printempo ĉi-tie.

Post rapida paŝado en Bonaaero, mi alvenis al  El Calafate por poste foriri ĝis El Chálten, vilaĝo proksime de la monto Fitz Roy.

 

Nomita El Chaltén de la indianoj ĉar la nuboj kvazaŭ konstante kaŝas ĝin kiel fumo. Mi paŝis tie tra monto kaj arbaroj, vidante lagon kiu ŝajnis maro pro la vento.

Denove en El Calafate mi decidis fari la ekskurson sur “El Perito Moreno”, granda glaciaro, el kiu pecego de glacio falis en la lagon. Mirinda sed tre turisma loko.

 

Mi ekskursis dum 8 tagoj en la parko Torres del Paine. Ankaŭ tie estas glaciaro. Sed ankaŭ belaj montoj kaj lagoj. Vidu :

 

 

Sekvanta urbo, Punta Arenas, ankaŭ en Ĉilio. Mi estis en familietosa loĝejo kie la homoj afablis.

Mi vizitis la fuorton Bulnes konstruita en la jaro 1848 kiam la kolonianoj instaliĝis en tiu regiono. Mirinda vido de la “estrecho de Magallan”.

Mirindaĵo de la loko, la insulo Magdalena “Monumento los pingüinos”. Miloj da pingvinoj. La birdoj ne ŝajnis malvarmiĝi kvankam “Ca caille” (konsultu Francoj).

La morgaŭon, mi iris rekte al la Parko Pali Aike, malnovvulkana loko.

La parko situas je la Chila-Argentina limlando, vulkana regiono kie la lasta erupcio aĝas proksimume 12 000 jarojn.

Kratero Pali Aike kaj la groto nomita same, kie per prifosado oni trovis ostaron da homoj, bestoj.

La sekvan tagon, mi paŝis ĝis la “Laguna Ana” kie estas kelkaj “flamencos chilenos”.

Mi vidis la krateron “El pozo del diablo”, la krateron del maar kie geagloj kirlflugas. Ila nesto estas  en la kratero.

“El escorrial del diablo”. Paŝejo sur lafo. Apokalisa vido.

Kratero “morada del diablo”.

Mirindaj koloroj.

“Tierra de fuego “ – Vojaĝfino

Ĉe la kampadejo mi renkontis geargentinoj. Kune de vino de Mendoza la parolado Ĉirkaŭiras temojn kiel vino kaj fabrikaĵo de teleskopo. La morgaŭon, poste rapidbano en lago Fagnano, ili veturigis min al Ushuaïa. Tie mi kontaktis Sergio, ununura esperantisto en tiu urbo. Ĉe la kampadejo mi retrovis la geargentinojn kaj aliajn (argentino, brazilano kaj unu urugvajano).Vespere la babilado temis pri la origino de la vorto “patagonia”. La kolonianoj nomis ĝin tiel pro la spuroj de la ĉevalpiedoj, kiujn la indianoj surmetis kun ledtukoj.

Sekvantan tagon Sergio kunportis min por viziti la parkon “Tierra de fuego” aŭte kaj poste lasis min tie. Estis semajnfino, la parko plenis je lokanoj. Promenado tra la arbaro. Nokte mi iris ĉe la kastorejo por vidi la kastorojn.

Efektive ni ekvidis ilin ene de la mallumo kiuj voste salutis nin klakante la akvon. Oni enkondukis ilin erare (erare humanum est) kaj nun oni malmultas ilin, kiel la kunikloj kiuj multas ankaŭ. La homo sumigas la erarojn.

Matene, mirinda marbordo, bona vetero sed ventego.

Reveno al Bonaaero kie mi renkontis Silvia, prezidantino de la esperanta ligo de Argentino. Ŝi oferdonis al mi bieron, ni babilis dum 2h antaŭ mia foriro je Ezeiza por preni mian aviadilon (post 3 horojn en la Ŝtopiĝo de Bonaaero pro festtago).

Estis mia unua vojaĝo sole. Mi tre ŝatis ĝin

Mi renkontis tiom da afablaj homoj (lokanoj aŭ vojanĝantoj).

Verkis Marc Roger

En la kastelo Grezijono, inter la 8a kaj la 15a de Aŭgusto okazis FESTO.
Kiel kutime, ĉiuvespere estis koncertoj, dank’al Floreal Martorell, kiu ĉiam perfekte zorgas pri ĉiuj muzikteknikaĵoj.
Bonŝance la vetero estis preskaŭ ĉiam bona, kaj la scenejo, antaux la kastelo, estis en mirinde belega loko, ĉefe kiam la koncertoj komenciĝis dum la sunsubiro!


Fakte, dum la tuta semajno, mi estis sufiĉe okupata, mi estis kuirhelpanto ofte kaj tagmeze kaj vespere, sed estis ĉiam bona etoso, kaj ni multe babilis kaj ridis en tiu kiurejo!
Mi tamen feriis dum unu tago por partopreni la ekskurson al la apudaj kasteloj, en unu el ili, la gvidistino estis bo-filino de Esperantistino kiu ofte venas al Grezijono, eĉ se ŝi ne parolis la lingvon!
Ni tamen provis intertrakti kun ŝi ke la venonta FESTO okazu en tiu luksa kastelo, sed ni bedaŭre ne sukcesis konvinki ŝin.
Nun mi estas en la Centra Oficejo de UEA, kien mi iris rekte de FESTO por labori kiel volontulo ĉe TEJO dum unu jaro.

Kelkaj pliaj fotoj

Verkis Sebĉjo

Cette rentrée 2011 voit s’élargir, dès le mois d’octobre, l’offre de cours d’espéranto en Midi-Pyrénées.

A Albi, l’association Tarn Espéranto s’est associé à l’Université pour Tous du Tarn pour (re)proposer un cours annuel pour débutants et faux-débutants, à l’Université Champollion, le mardi soir. En savoir plus

A Montauban, c’est dans le cadre de l’Université Populaire qu’un cours à l’année sera proposé le lundi soir, sous réserve d’un nombre d’inscrits suffisant. En savoir plus

A Toulouse, Le Centre Culturel Espéranto proposera également ce nouveau cours annuel le mercredi soir à l’ENSEEIHT, école d’ingénieur du centre-ville, en plus des cours express habituels proposés par l’association. En savoir plus.

Ces 3 cours seront animés par Christophe Chazarein, qui enseigne l’espéranto depuis des années sur Toulouse, lors de stages partout en France et lors de son volontariat européen à Bialystok en Pologne. Diplômé cette année de l’Université de Poznan pour l’enseignement de l’Espéranto, il pourra mettre en oeuvre tout son savoir-faire au service de tous ceux qui veulent se lancer dans l’apprentissage de la langue internationale.

L’objectif de ce cours sera de préparer les élèves au minimum au niveau B1 dit “autonome” du CECRL (Cadre Européen Commun de Référence pour les Langues) qui permet de communiquer dans la majorité des situations de la vie courante, en voyage ou en congrès . Ce niveau pourra être validé en fin d’année par un diplôme. Différents projets d’échanges internationaux (correspondance, voyage…) seront proposés dans le cadre de ces cours.

Parlez-en autour de vous, les inscriptions sont ouvertes !

Voyage à Sarajevo

2011.09.06

Nous étions dix de la région de Lavaur à partir pour Sarajevo au congrès SAT, dont 2 non espérantistes. Nous sommes partis à trois voitures, et il nous a fallu quelques jours pour arriver jusque là-bas. C’était un petit congrès (à peu près 75 personnes), mais très sympathique.


Il y avait des débats, des spectacles, comme dans tous les congrès, mais l’accent a été particulièrement mis sur la visite de la région, avec souvent la guerre récente en toile de fond. Ainsi, nous avons visité Mostar, ville magnifique et son fameux pont, détruit par les Croates pendant la guerre et reconstruit à l’identique par des architectes turcs. Puis une visite de tunnel clandestin sous l’aéroport, qui a été pendant une longue période le seul point de ravitaillement de Sarajevo assiégée. Enfin une visite à Srebrenica, lieu d’un des plus grands massacres de la guerre (8000 exécutions sommaires)


Malgré ces aspects un peu sombres (pouvait-on les éviter ?) le congrès s’est déroulé dans une ambiance particulièrement festive, amicale et joyeuse. Sarajevo est une belle ville, ainsi que toute la région.

Verkis Daniel

Saluton, karaj!
Kiel vi scias, mi – Hanna (Anjo) Mykytyn, Jalta esperantistino – estis elekita por volontuli ĉe EKC dum du monatoj – majo kaj junio 2011.

Mi alvenis surloken merkrede, la 4an de majo kaj tuj estis bonvenigita pere de Marion Quenut, unu el kunorganizantoj de tiu ĉi projekto de volontulado. Dum kelkaj tagoj ŝi estis afabla por gastigi min kaj konatigi iom kun la asociaferoj kaj tiuj venontaj projektoj en kiuj mi, laŭ mia deziro, povus partopreni.

Dum la sekvaj tagoj, antaŭ ol tiuj planitaj aferoj komenciĝis, mi havis iom da libertempo kaj dum tiuj ferioj havis eblecon iomete malkovri Tuluzon kaj ĉirkaŭaĵojn, ĉarmajn lokajn kutimojn kaj tradiciojn, kiujn oni povas ekscii nur partoprenante la lokan vivon.

Vendrede, pro mia alveno, okazis tiel nomata ‘manĝoklaĉo’, la renkontiĝo, dum kiu ĉiuj asocianoj kaj aliaj esperantistoj kunportas ion por manĝi kaj dum la tuta vespero « klaĉas » pri novaĵoj pri esperanto kaj en esperanto. Dum tiu ĉi amuza etoso mi, manĝinte, trinkinte kaj respondinte multajn demandojn, havis eblecon iom alkutimiĝi kaj konatiĝi kun aliaj multaj esperantistoj kiuj ĉeestis dume, – asociprezidanto, Daniel Maynaŭ kaj lia edzino, familio Cash, ĉe kiu mi ankaŭ loĝis dum kelkaj semajnoj, Flo Martorell, kiu okupiĝas pri E-muzikeldonejo ‘Vinilkosmo’, KiKi, aktorino de TTT (Teatro Trupo de Tuluzo) kaj gvidistino de radioelsendoj en esperanto kaj multaj aliaj agrablaj homoj.

La sekvontajn tagojn, dank’ al alia juna asociano, Sébastien Denŭ, kiu, interalie, estis elektita por volontuli ĉe TEJO-oficejo en Rotterdamo por tiu ĉi jaro kaj jam eklaboris tie, mi konatiĝis kun alia ĉarma parto de Francio – departamento Aude (Odo), regiono Langedoko, Narbono, ĉarma ĉemara urbo, mezepoka kastela urbeto Karkassono, ĉarma franca vilaĝeto Saint-André-de-Roquelongue, kies pejzaĝoj alproksimiĝas al tiuj ĉi de Krimeo, regiono, el kiu devenas mi…

Do, tiu ĉi estis la unua semajno de mia Tuluza ĉeestado. La sekvintaj estis jam pli laborplenaj. Do, dum preskaŭ du semajnoj, okazis jam multaj prezentoj, budoj kaj atelieroj, dum kiuj oni havis belegan eblecon malkovri esperanton. Okazis budoj kadre de Eŭropa semajno en Tuluzo, sur la ĉefa placo de Kapitolo, kaj alia apuda urbeto, Tournefeuille, kies esperanto budo estis, laŭ mi, ĝia grava parto, ĉar por tiu tendenco de Eŭropa lingvodiverseco esperanto ja tre valoras.

Poste okazis ankaŭ budoj kadre de alia kulturaranĝo ‘Pas de Quartier pour les Inégalités’, kies celo estis montri, ke ne devas esti kulturmalegaleco inter la homoj. Kaj tiuj ĉi budoj intence okazis ne en urbocentro, sed en aliaj kvartaloj. Kaj dum tiuj ĉi budoj, kun multaj aranĝoj, koncertoj, ludoj, ktp., ne tiom kutimaj por la forcentraj ‘kvartaloj’, vizitis nin vere interesataj kaj dankemaj homoj, do la utileco de tiuj ĉi aranĝoj evidentas.

Okazis ankaŭ ateliero dum alia aranĝo, kutima por Parizo, kaj nova en Tuluzo, – ‘Fête de l’Humanité’ (‘Festo de Humaneco’), dum kiu inter koncertoj de lokaj kantistoj, ankaŭ estis prezentita esperanto. Kiu estas celo de tiuj multaj budoj? Laŭ mi, se eĉ eble homoj, post kiam interesiĝas pri la lingvo, ne tuj eklernos ĝin, tamen ricevas informojn, kaj poste, eble eĉ post kelkaj jaroj, kiam oni mencias pri ĝi, jam almenaŭ scias, pri kio temas kaj laŭeble kaj laŭdezire, povas daŭrigi.

Krom tiuj multaj kulturaranĝoj en Tuluzo okazis ankaŭ la 14an, 15an kaj la 16an de majo alia ‘aĵo’ – Iberia Renkontiĝo en Katalunio, en agrabla eta vilaĝeto apud Ĝirono. El Tuluzo partoprenis eĉ ‘karavano’ – ok homoj. Ni alvenis tien vendrede vespere, precize dum interkona vespero, kaj tuj renkontis multajn konatojn pere de aliaj junularaj renkontiĝoj. Malgraŭ ke la renkontiĝo ne estis tre granda (partoprenis malpli ol 100 homoj), programo estis sufiĉe abunda, estis kelkaj ekskursoj al apudaj urbetoj kun oficiala inaŭguro de la renkontiĝo en la urba biblioteko de unu el ili, debatoj pri lingvodiverseco de Katalunio, atelieroj pri diversaj aĵoj, kiel ido-lingvo, kursoj de popol’dancoj, kaj, kompreneble, bona etoso, kiun subtenis granda koncerto de ‘Kaj Tiel Plu’…

La lastan tagon de renkontiĝo okazis ekskurso al Ĝirono, ĉarma kataluna urbo, kie tiam okazis Festivalo de floroj, dum kiu estis grandaj manifestacioj, koncertoj de la loka muziko…

Fine de la renkontiĝo ni ekis al alia kataluna vidindaĵo – Barcelono, kaj restis en tiu belega urbo dum du tagoj… Certe, estas eta periodo por tiu ĉi grandega urbo, sed tamen ni sukcesis ĝui kelkajn la plej gravajn kaj, laŭ mi, vizintindajn lokojn, kiel la plej konata preĝejo Sagrada Familia de Antoni Gaudí kaj urbocentron… Revenis ni per regiona trajno, tra hispanaj kaj francaj Pireneoj, kies pejzaĝoj vere belegas….

Tuluzen reveninte, ni denove havis kelkajn projektojn, kie bezonatis Esperanto-budoj. Unu el la plej grava de ili estis Forumo de Lingvoj, kiu okazis la 29an de majo. Tiu ĉi forumo estas unu el la plej grandaj kulturaj aranĝoj de la urbo, kie ĉiu lingvo kaj nacio de Tuluzo havas eblecon reprezenti sin. Multkoloraj naciaj kostumoj, bongustegaj nekutimaj manĝaĵoj, muziko, – bonega ŝanco malkovri kulturdiversecon. Esperanto bonege prezentis sin: krom la kutima informbudo, oni havis eblecon ludi amuzajn gramatikajn ludojn, spekti fotojn, aŭskulti kaj aĉeti esperantan muzikon, reprezentitan per Vinilkosmo.

La 4an de junio sekvis la Forumon alia grava aranĝo, kiu regulare okazas en la regiono – Esperanto Semajnfina Staĝo en Arrout, agrabla montara vilaĝeto, kies ‘esperanta’domo kutimas gastigi esperantistojn. Tie estis organizitaj kelknivelaj eo-kursoj, gviditaj per Marion kaj Christophe, kuirateliero, kie ni kun Nico, la ĉefa eo-kuiristo, gvidis la kuiradon de ukraina nacia manĝaĵo, – barĉo kaj varenikoj, kiujn ni poste ĝuis dum vesperamanĝo. Ankaŭ komence de la staĝo okazis mia datreveno, koran dankon al ĉiuj partoprenatoj kaj organizantoj, kiuj gratulis min kaj okazigis veran feston

Ankaŭ mia volontula laboro inkludis vizitojn al aliaj kluboj de la regiono. Do tuj post la staĝo mi kun alia esperantistino Solange Durou ekis al Pau, kie la 6an de junio ni organizis prelegon pri Ukrainio. Dum la prelego ĉeestis proksimume 6-8 lernantoj kaj ankaŭ kelkaj aliaj esperantistoj el la urbo. Preleginte iomete pri Ukrainio, ni kun Solange proponis al la aranĝpartoprenantoj komenti fotojn de Jalto, kiujn mi preparis por ili. Tiel, ni havis praktikan lecioneton de Esperanto.

Tuj poste – la 8a de junio – diskutvespero en Bagneres, diverstema diskuto pri Ukrainio kaj ne nur pri ĝi 🙂 Partoprenis ĝin lernantoj de la kurso gvidita per Robin Beto (esperante mi skribis la familnomon), ankaŭ junulino, kiu ekdeziris lerni esperanton kaj unu maljunulo-komencanto el Parizo, entute ni estis proksimume 10 personoj.

La 9a de junio – mi partoprenis en esperanto-prezento en liceo de Bagneres, organizita de Robin. Okazis ĝi kadre de literaturleciono, la temo ‘utopio’. Dekomence oni diskutis pri la temo de utopio, demandinte, kio estas utopio por lernantoj. Poste ni proponis paroli pri esperanto kadre de utopio, Robin klarigis la ĉefajn regulojn en amuza formo, poste li prezentis min kiel ukraina esperantistino, mi rakontis pri mia eo-sperto, kial mi bezonas esperanton, kiel ĝi helpas min, ktp. Fine ni demandis la lernantojn ĉu esperanto estas utopio por ili. Ni prelegis dufoje por diversaĝaj grupoj.

Reveninte Tuluzen, la saman tagon, oni organizis filmovesperon, – mi iomete rakontis pri la sovetdevena filmo, kiun mi proponis por spektado, kaj tuj poste ni ekspektis ĝin. Ŝajnis al mi, ke ĉiuj ŝategis tiun ĉi viglan kaj ridindan komedion (‘Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion’) faritan laŭ samnomata teatraĵo de Mikaelo Bulgakov, fama soveta verkisto.

La 14a de junio okazis manĝoklaĉo en Cabanes kun la lernantoj de Daniel Maynau. Post la manĝo ni diskutis pri Ukrainio, estis ni proksimume 11-13 personoj.

La 21 de junio okazis oficiala prelego pri Ukrainio en turismoficejo de Villeneuve de Aveyron. Partoprenis ĝin proksimume 20 personoj, inter kiuj nur kvar-kvin esperantistoj, la aliaj venis dank’ al anoncoj disvastigitaj tra la tuta urbo per turismoficejo kaj printitaj en la urbogazeto. Tial mi parolis esperante kaj Andre Andrieŭ tradukis france. Fine de la prelego aŭskultantoj faris demandojn pri Ukrainio, esperanto mem, ktp.

La 24an de junio partoprenis mi en eo-kursoj en Foix organizitaj de Rene Ballaguy. Okazis ĝi en la agrabla kaj amika konversacio, dum kiu mi prezentis Ukrainion, Krimeon kaj Jalton, ili, aliflanke, prezentis sian regionon kaj urbon. Ankaŭ alia ukraina volontulino Maria Yasnyska el Lvivo (kiu volontulas en Foix kadre de eŭropa volontula servo dum duonjaro) helpprezentis Ukrainion aldoninte amuzan filmeton pri ukraina kulturo. Estis ni proksimume 8-10 personoj.

Post tiu traregiona ‘turneo’ ankoraŭ estis kelkaj aranĝoj kiujn mi povis partopreni dum mia lasta semajno tie, kiel budoj ĉe Festivalo de la Tero, aperitivon okaze de oficiala fermo de la asocia biblioteko, babilvespero kaj renkontiĝo kun gelernantoj de la fulmokurso, gvidita de Christophe Chazarein, la lasta radioelsendo (kiun mi finfine sukcesis fari en la franca post kelkaj miaj partoprenoj en esperanto; dankon al bonegaj gvidantoj de radioelsendo – Rikardo Cash kaj Christine Vidotto (KiKi) – pro la akcepto tie), lasta manĝoklaĉo en belega vilaĝo Belcastel, lastaj adiaŭoj… Kompreneble, mi ne volis lasi ĉiujn tiujn agrablajn homojn, multaj el kiuj fariĝis bonegaj miaj amikoj.

Dankon, Tuluzo, pro tiu neforgesebla sperto, kiun vi donacis al mi kaj aparte al miaj bonegaj gvidantoj dum la tuta ĉeestado tie – Marion Quenut kaj Christophe Chazarein, dank’ al kiuj, laŭ mi, EKC kaj Esperanto en Tuluzo evoluas kaj prosperas

Ĝis la venonta,
Amike kaj elkore,
Anjo

Unua objekto estis Saturno, kiu troviĝis tiam en Virgo. Ĝi montris siajn ringojn kaj striojn.

Dua objekto. Post tiu bela planedo, mi celis teleskope ĉe la konstelacio de Herkulo, pli precize ĉe M13 kiu estas globa stelamaso farita el pli ol pluraj centmiloj da steloj. Tial ĝi nomigxas M13. Malkovrita de Edmond Halley en 1714, Charles Messier aldonis ĝin en sia katalogo en 1764. Ĝi do portas la M de Messier en sia nomo.

Tria objekto. Sekve, ni iris ĉe Liro en kiu troviĝas Vego, kiu estis nia norda stelo antaŭ kelkaj miloj da jaroj. En tiu konstelacio mi celis M57 kiu estas eksstelo. Ni vidas nun nur la gason, laŭ ringa formo, kiu eskapis el tiu stelo kiam ĝi mortis.

Kvara objekto − M8 situas ĉe sagitario, sude kaj proksime de la horizonto, lime de Lakta Vojo. Fakte estas du objektoj. Unu estas nebulozo kaj la alia estas malfermita amaso. Sed ĝia malalteco super la horizonto necesigas bonan ĉielon.

Kvina objekto − M17. Nebulozo laŭ “artikeca” formo. Ĉiam en la sama konstelacio. Eble ni devus fumi por plibonigi la vidon.

Sesa objekto M27. Planeda nebulozo kiel M57. Ĝi estas eksstelo kiu mortis forigante gason videblan laŭ formo de ronĝita pomo. Ĝi lokiĝas ĉe konstelacio de Vulpino.

Lasta objekto, M51 lokita ĉe konstelacio Ĉashundoj. Du galaksioj, unu manĝanta la alian. sed por vidi tion, oni bezonas bonan ĉielon kaj praktiki malrektan vidadon. Tiel ni ne plu uzas la konusojn de la okulo sed ĝiajn bastonetojn, kiuj pli sentivas. Eble alian fojon ni pli parolos pri tio.

PS: La bildoj enmetita en tiun artikolon ne tro malsimilas de la objektoj videblaj per la teleskopo, kiun ni uzis, kvankam estas diferenco kun nia observado.

Verkis Marko Roger

Kvinope ni emocie klinis sur la tombon de Zamenhof en la juda tombejo de Varsovio en Pollando.


Historio spruĉas ĉie en tiu lando, kaj la spuroj de militoj aperas ne nur en muzeoj, sed en la stratoj de la urbo.
Sed, kiom da ĝojo legi inter la linioj de la busoj : ESPERANTO, ĉe angulo de strato : ul. Zamenhof, en alia, esperanto strato…. Ĉiuj varsovianoj almenaŭ  aŭdis pri la lingvo, eĉ kelnerino kiu bedaŭras ke ŝi neniam lernis ĝin….

Fakte la plejparton de la zamenhofaj spuroj, ni malkovris en Bialistoko, naskiĝurbo de nia heroo.


Kune kun Pŝemek, ni vagadis tra la kvartaloj kie juna Zamenhof ludis, lernis, studis, kreis, kaj ankaŭ suferis. Ĉie en la urbo vizitanto povas sekvi la allogajn priskribojn pri la vivo de la kreinto de la lingvo. Statuoj, skulptaĵoj, desegnaĵoj, verkoj videblas tra bela promenado en Bialistoko.
Post interesinda vizito de prezentado de la urbo dum la epoko de Zamenhof, afabla Ula varme akceptis nin en la esperanta bibilioteko, kie, trinkante teon, ni aŭskultis  pri la esperanta etoso de la tiea kulturcentro kaj pli….


Kion diri pri la renkonto en « esperanto kafo » kie ĉiuj parolantemuloj kuniĝas ĉirkaŭ tabloj kie ŝildo anoncas la lingvon. Ni mire konstatis ke en Bialistoko, vi povas elekti paroli ĉu en la esperanta, hispana, angla, itala, rusa, portugala, franca lingvo. Kompreneble la esperantan rondon ni elektis , vigle babilante, trinkante dolĉan tipan trinkaĵon.
Alveninte en Toruno, urbo de fama Koperniko, varma akcepto de Teresa kaj Irena plenigis niajn korojn : promenado en bela, vivplena urbo, mirinde prezentita de niaj ĉiĉeroninoj… esperantlingve, kompreneble.

Ĉu vi pensis ke mi forgesis la kialon de nia emo vojaĝi al Pollando ?
La plej bonan, mi elektis flankgardi por la fino : revidi niajn karegajn geamikojn, Agnieszka, Krzysztof kaj ilajn tri filinoj, Zelia, Nastia kaj Miuka.

Ni tiom bele kunvivis en esperanta etoso en francio, ke ni vere ŝuldis tiun viziton al ili !

Jes, mi povas konfesi ke la esperanta familio tra la mondo proponas neatenditajn rilatojn, kaj sincere ligas la homojn trans la limoj de la lingvoj.
Verkis Evelyne

Okazis budoj kadre de Eŭropa semajno en Tuluzo, sur la ĉefa placo de Kapitolo, kaj alia apuda urbeto, Tournefeuille, kies esperanto budo estis grava parto, ĉar por tiu tendenco de Eŭropa lingvodiverseco esperanto ja tre valoras 😉

En Tournefeuille Esperanto kulturcentro de Tuluzo (EKC) prezentis sin la 10an de majo, 2011.

Eŭropa semajno en Tournefeuille

Eŭropa semajno en Tournefeuille

Poste, ekde la 11a ĝis la 13a de majo, EKC partoprenis budojn kadre de Eŭropa semajno en Tuluzo, sur la ĉefa placo, Kapitolo.

Esperanto budo kadre de Eŭropa semajno en Tuluzo

 

 

 

A Pâques, je suis allé à la IJF, la rencontre Italienne d’espéranto. C’était ma deuxième rencontre à l’étranger.

IJF partoprenantoj: ĉu eblas bani en aprilo? - jesss!!

Je me suis fait de nouveaux amis, principalement des Italiens, qui semblent très motivés par la langue internationale. Il y avait beaucoup de débutants, qui, comme moi, durant ma première rencontre, ont beaucoup progressé!

Ekskurso en Ĝenova

Il y avait des cours d’espéranto et d’autres langues. Il y a eu deux excursions, une à la mer (on s’est baigné malgré le mauvais temps) et l’autre à Gênes.

Ni amuziĝas

Prochaine rencontre en Catalogne!

Sébastien